Las ratas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Las ratas
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Miguel Delibes
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato januaro 1962
Eldonejo Ediciones Destino
Honorigoj Castilian Narrative Critic Award
vdr

Las ratas (La ratoj) estas romano de la hispana verkisto Miguel Delibes publikigita en 1962. La intrigo temas pri la vivo en malgranda vilaĝeto de Kastilio, for de ĉefurbo kaj notinde tre malprogresinta.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La protagonisto estas Nini, dekunujaraĝa knabo kiu vivas nur kun sia patro, el Tío Ratero (ratĉasisto) en kaverno for de la vilaĝo. Nini estas speco de saĝulo al kiu la kamparanoj venas por ke li solvu dubojn pri la rikolto, la pluvo, la animaloj, la kalendaro ktp., kaj kiu havas tiun sciaron per «ciencia infusa» (denaska sciaro). Lia patrino (duonfratino de lia patro) estis enfrenezulejigita kiam Nini estis ankoraŭ infano, kaj tial li havas emocian apogon en sia hundino kaj en la kamparo kiun li bone konas.

La vilaĝestro volas elhejmigi la loĝantojn de la kavernoj pro la premo de la provincestro, sed Tío Ratero malakceptas tion. Doña Resu, riĉa bigotino, volas, ke Nini estu edukita por progresi en la vivo, neglektante la enorman saĝecon pri la vivo de la kamparo kiu estas trezoro de Nini (kaj de la kamparana kulturo). Ekzemple kiam ŝtelĉasisto predas animalojn ne konsiderinte la idojn, Nini klopodas por savi ilin, tiel ke ĉiam estu animaloj. Tragedio alvenas kiam alia ratĉasisto de najbara vilaĝo konkurencas por la sama ĉasteritorio kun Tío Ratero kaj la predoj ekmalabundiĝas. Tiu estas la nura resurso por Tío Ratero kaj Nini: ili vendas la ĉasitajn ratojn al la loka drinkejo, kiel manĝaĵeto.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Komentoj[redakti | redakti fonton]

Estas kontrasto inter la enorma boneco de Nini kaj la malico de la nova ratĉasisto unuflanke, kaj aliflanke inter la saĝeco de Nini kaj la nescio de la gravuloj de la vilaĝo kiu volas finigi la vivon de la kamparanoj tute ligitaj al ilia medio.

La romano estis adaptita al kino en la samnoma filmo "Las ratas" (1998) reĝisorita de Antonio Giménez Rico.

Referencoj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Las ratas (novela) en la hispana Vikipedio.