Saltu al enhavo

Landsee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Landsee
katastra loĝloko de Aŭstrio • loĝloko • eksa komunumo en Aŭstrio
Administrado
Ŝtato  Aŭstrio
Fed. lando Burgenlando
Distrikto distrikto
Komunumo Markt Sankt Martin
Demografio
Geografio
Geografia situo 47° 34′ N, 16° 20′ O (mapo)47.5595516.3328 [+]
Landsee (Burgenlando)
Landsee (Burgenlando)
DEC
Situo de Landsee
Landsee (Aŭstrio)
Landsee (Aŭstrio)
DEC
Situo de Landsee

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Landsee [+]
vdr

Landsee, hungare Lánzsér estas ne memstara vilaĝo en Aŭstrio, en federacia lando Burgenlando, en distrikto de Oberpullendorf, en la komunumo Markt Sankt Martin.

Panoramo de Landsee
Fortikaĵo de Landsee inter arboj

Situo[redakti | redakti fonton]

Landsee situas antaŭ montoj 745, 659, 627 metrojn altaj sur ebenaĵo. Oberpullendorf troviĝas je 18 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fortikaĵo konstruiĝis supozeble en 1173. La unua skriba mencio pri tio aperis en 1263 en latina formo „Castrum Laanser”. En 1445 aŭstra princo Alberto la 6-a okupis ĝin. Matiaso la 1-a en 1482 donacis ĝin al sia fidelulo. Poste estroj de la fortikaĵo ofte ŝanĝiĝis. En 1620 Gabrielo Bethlen ne povis okupi la fortikaĵon, kiu en 1668 pligrandiĝis. En 1790 pro incendio ĝi ruiniĝis.

La vilaĝo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis doganprena loko en 1420, kampurbo en 1482. En 1785 vivis tie 441 homoj en 71 domoj. En 1910 vivis tie 547 homoj, (germanoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis 1921 Lánzsér apartenis al Hungara reĝlando, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto de Felsőpulya, poste al Aŭstrio (inter 1938-1945 al Germanio). En 1971 Landsee aliĝis al Markt Sankt Martin.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]