Lajos Jurányi
Lajos Jurányi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de aŭgusto 1837 en Nyíregyháza |
Morto | 27-an de februaro 1897 (59-jaraĝa) en Opatija |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio • Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | botanikisto histologo |
Lajos Jurányi [lajoŝ jurAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jurányi Lajos estis hungara botanikisto, kuracisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1882).
Lajos Jurányi [1] naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1837 en Nyíregyháza. Li mortis la 27-an de februaro 1897 en Habsburga Imperio en Abbazia (nuntempa Opatija en Kroatio.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Lajos Jurányi frekventis universitaton en Pest (urbo) inter 1856-1862, poste helpe de stipendio li plulernis en Vieno kaj Jena. En 1866 li oficiale iĝis profesoro-instruisto en universitato de Pest, kie li instruis ĝismorte. Li longe laboris ankaŭ en botanika ĝardeno de Budapeŝto.
Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]
- A Vaucheria geminata ivarszervei s a nemzési folyamat e moszatnál, (1866)
- A Salvinia natans Hoffm. spóráinak kifejlődéséről, (1873)
- Über die Entwickelung der Sporangien und Sporen der Salvinia natans, (1873)
- Növénytan, (1885)
- A magvak csirázásáról, (1892)