Lajos Csík
CSÍK Lajos [ĉ:ik lajoŝ] (aŭ CSIK Lajos) estis hungara biologo, genetikisto, fiziologo, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio.
Lajos Csík naskiĝis en Felsőnyárád la 7-an de januaro 1902 kaj mortis en Szeged la 12-an de aprilo 1962.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Lajos Csík akiris diplomon en la Universitato de Medicino de Debrecen kaj poste li laboris en la Biologia Esplorinstituto de Tihany kaj en ELTE de Budapeŝto. De 1940 ĝis 1948 li lekciis en la Universitato de Koloĵvaro, poste li laboris denove en Tihany. En 1952 li kandidatiĝis. Li estis unu el organizintoj de la medicinbiologia instituto de Szeged.
Libroj[redakti | redakti fonton]
- Vércsoportvizsgálatok kalotaszegi községekben (Sangogrupoj en vilaĝoj) (kune kun Ernő Kállay, Kv. 1942).
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- Romániai magyar irodalmi lexikon Arkivigite je 2013-11-04 per la retarkivo Wayback Machine
- biografio hungare