La Ruĝa Ĉevalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Il cavallo rosso
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Eugenio Corti
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 1983
Ĝenro aŭtobiografia romano
vdr

La Ruĝa Ĉevalo (itale: Il Cavallo Rosso) estas aŭtobiografia romano verkita de Eugenio Corti (Eŭgeno Korti) kaj publikigita en 1983.

Soldatoj de la 'ARMIR en URSS en 1942

Aperinta en 1983, bonvenigita de la kritikaro kiel «literatura evento», tia poste plukonfirmita per la sinsekvo de la eldonoj, en 2009 je tiuj atingis la 24an.

La tuta romanhistoria aventuraro lokiĝas en Brianza (Italio, Lombardio), en Rusio kaj Germanio, dum la dua mondmilito.

Strukturo de la romano[redakti | redakti fonton]

La libro estas trilogio kaj komponiĝas je jenaj partoj:

  • La Ruĝa Ĉevalo kiu donas la titolon al la tuta verko, rakontas la eventojn de unua parto de la milito (jaroj 1940-1943).
  • La Livida Ĉevalo kiu rakontas la duan parton de la milito (jarduo 1943-1945) kun ĝiaj tragikaj kuntrenaĵoj.
  • La Arbo de l’ Vivo, kiu rakontas la travivaĵojn rilatajn al la revigliĝo de la ĉiutaga vivo post la ruiniga konflikto, antaŭeniĝante ĝis la 1970-aj jaroj (ĝis 1974). La travivaĵoj de la protagonistoj kaj de iliaj familioj havas kiel fonon la gravaj eventoj de tiuj jaroj, inter kiuj la spiritaj kaj sociaj malkvietecoj kiuj renversis la socion, kiel la disvastiĝo de droguzo, de la perforto kaj aliaj idoloj de la kontestado 1968.

Temas pri romano de generacio, kiu alfrontas la eventaron de Eŭropo ekde la komenciĝo de la dua monda milito. En la romano intrigiĝas la eventoj kiuj kuntrenas la aŭtoron unuapersone, fariĝante tamen ankaŭ la priskribo pri la ideoj kiuj modeligis, ne ĉiam pozitivmamiere, la 20-an jarcenton.

La titolo de la unuopaj partoj kaj de la tuta romano estas referencoj al la Apokalipso de Johano. Distingante:

  • La Ruĝa Ĉevalo estas la simbolo de la milito: "Kaj kiam li malfermis la duan sigelon, mi aŭdis la duan kreitaĵon dirantan: Venu. 4 Kaj eliris alia ĉevalo, flamkolora; kaj al la sidanta sur ĝi estis donite forpreni pacon de la tero, kaj ke oni mortigu unu la alian; kaj al li estis donita granda glavo" (Apokalipso 6, 3-4). [1]
  • La Livida Ĉevalo estas la simbolo de la malsato (reprezentita, en la romano, de la rakontoj pri la rusaj lageroj) kaj de la malamo (reprezentita de la rakontoj pri la civitana lukto). En la originaj apokalipsaj versegoj oni parolas pri ĉevalo «duonverda», ĉiukaze temas pri kadavra koloro, simbolo de la morto: "Kaj mi aŭdis kvazaŭ voĉon, meze de la kvar kreitaĵoj, dirantan: Mezuro da tritiko por denaro, kaj tri mezuroj da hordeo por denaro; kaj la oleon kaj la vinon ne difektu. 7 Kaj kiam li malfermis la kvaran sigelon, mi aŭdis la voĉon de la kvara kreitaĵo dirantan: Venu. 8 Kaj mi rigardis, kaj jen pala ĉevalo; kaj la nomo de la sidanta sur ĝi estis Morto; kaj Hades sekvis kun li. Kaj estis donita al ili aŭtoritato super kvarono de la tero, por mortigi per glavo kaj per malsato kaj per morto kaj per la sovaĝaj bestoj de la tero" (Apokalipso 6, 7-8).
  • La Arbo de l’ Vivo, fine, estas la simbolo de la revigliĝo de la vivo post ĉiu homa tragedio. En la Apokalipso la «Arbo de l’Vivo simbolas la feliĉon de la eterna vivo. "1 Kaj li montris al mi riveron de akvo de vivo, helan kiel kristalo, elirantan el la trono de Dio kaj de la Ŝafido, 2 meze de ĝia strato. Kaj ĉe ĉiu flanko de la rivero estis arbo de vivo, portanta dek du fruktojn, liveranta sian frukton ĉiumonate; kaj la folioj de la arbo estis por la resanigo de la nacioj." (Apokalipso 22, 1-2).

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Per la rakonto pri la historio de la familio Riva, kiu travivas en landeto Nomana en Brianza, la okazaĵoj interplektiĝas kun famaj personuloj kiel Carlo Gnocchi, pastro Agostino Gemelli, Palmiro Togliatti, Alcide De Gasperi; krom la travivaĵoj de tiu familio estas romanigitaj ankaŭ tiuj de amikoj de Ambrozio Riva.

La rolulo de la patro de Ambrozio, reprezentas integre la figuron de la patro de la aŭtoro, ankaŭ la fratoj estas partoj kompletigantaj en la karakterizigo de la familio Riva, la kuzo Manno ripetas la historian figuron de vicenza oficisto Giuseppe Cederle, falinta en la batalo de Montelungo (Mignano Monte Lungo) (la unua batalo de la nova itala armeo kune kun la aliancanoj) de la 8a de decembro de 1943. La aŭtoro sin identigas kun la rolulo de Michele (Mikaelo) Tintori, amiko de Ambrozio. Kaj Ambrozio kaj la amikoj agantaj en la romano estis strekmarkitaj de la militaj eventoj, kiu en la rusa, kiu en la albana, kiu en afrika frontoj.

Obstakloj al la publikigo kaj eldona sukceso[redakti | redakti fonton]

La Ruĝa Ĉevalo estas historia romano kaj la plej grava inter la verkoj de E. Corti. Tamen, ĉe la momento de la publikigo naskiĝis kelkaj problemoj, kaj je teknika naturo (la manuskripto transpasas la 1500 paĝojn), kaj je politika naturo. Memorigas la aŭtoro: «La plej grandaj eldonejoj jam estis kondiĉitaj de komunistoj; esceptis iamaniere, sufiĉe konservante sian liberon, la eldonejo Rusconi (Ruskoni)... Al tiu ĉi mi proponis mian 1500paĝan maŝinskribitan dikpakaĵon; tuj prezentiĝis la ekonomia malfacilaĵo: tiutempe ĉiu paĝo kostis kvardedojn da liroj, kosto malkonsilante la aĉeton. Oni al mi konsilis malgrandan eldonejon kun malmulta eldokvanto».

Tio realiĝas ĉe la eta eldonejo Ares de Milano. Tuj la verko plaĉis kaj al la publiko kaj al la kritiko: novaj eldonoj sinsekvis ĉiujare; impresas ankaŭ la disvastiĝo ekstere de la zono de la itala lingvo: la romano estis tradukita al la hispana, lltova, rumana, franca, angla, japana, nederlanda kaj germana.

La Ruĝa Ĉevalo krome estis reduktita por lernejo kun titolo "Historio pri Manno" (Mursia, 1986), kroma porlerneja redukto eliris el Mondadori (1999). Nun oni parolas pri filmo.

Verkoj de Eugenio Corti[redakti | redakti fonton]

Romanaj

  • Il Cavallo Rosso, ISBN 88-8155-055-5
  • I più non ritornano (1947)
  • Gli ultimi soldati del Re (1994)
  • Processo e morte di Stalin (1962)
  • Il Medioevo e altri racconti (2008)

Teatraj

  • Processo e morte di Stalin (1962)

Eseaj

  • Il fumo nel tempio (1995)
  • Breve storia della Democrazia Cristiana, con particolare riguardo ai suoi errori (1995)
  • Le responsabilità della cultura occidentale nelle grandi stragi del nostro secolo (1998)
  • Processo e morte di Stalin (con altri testi sul comunismo) (1999)

Rakontoj per bildoj

  • La terra dell'indio (1998)
  • L'isola del paradiso (2000)
  • Catone l'antico (2005)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]