László Kovács (pentristo)
László Kovács | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Kovács László |
Naskiĝo | 25-an de marto 1944 en Budafok |
Morto | 11-an de januaro 2006 (61-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Kölcsey Ferenc Gimnázium • Hungara Belarta Universitato |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
László Kovács [lAslo kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács László estis hungara pentristo, altlerneja instruisto.
László Kovács [1] naskiĝis la 25-an de marto 1944 en Budafok (nuntempa urboparto en Budapeŝto), li mortis la 11-an de januaro 2006 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
László Kovács frekventis gimnazion en Budapeŝto, sed li lernis ankaŭ en pentrista rondo. Li studis en Belarta Altlernejo de Budapeŝto inter 1962-1967. Lia ĉefinstruisto estis Aurél Bernáth. Ekde 1969 li lokŝanĝiĝis al Budaörs, kie li havis ankaŭ malriĉan atelieron. Inter 1971 kaj 1974 li havis stipendion. En 1997 li estis nomumita katedrestro de Altlernejo Eszterházy Károly, kie li instruis ĝismorte. Li ricevis premiojn inter 1980-2002. Li havis edzinon, kiu naskis 3 gefilojn.
El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Budapeŝto (1974, 1979, 1989, 1995, 2000
- Mór (1981)
- Darmstadt (1991)
- New Jersey (1999)
- Eger (2005, 2009)
El kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Szombathely (1972-1974, 1999)
- Arthalo Budapeŝto (1976, 1978, 1998, 2000)
- Szeged (1983-1987, 1995, 2001, 2006)
- Bonn (1993)
- Budapeŝto (1994, 1998, 2001, 2006)
- Eger (1998, 2002)
Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]
- Gulliver (2 murpentraĵoj, lernejo en Szeged, 1979)
- ’’Villa Citadella’’ (Eger, interna murpentraĵo, 2001)
- Téli ablak
- Lépcsőház
- Duda
- Kút
- Bárány
Elektitaj artaĵoj[redakti | redakti fonton]
- ceramika muraĵo (Bonyhád, lernejo 1998)
- Feltámadás (vitralo), Pannonhalma, 1998)
- ceramika kolono (Budaörs, 2004)