Kroonstad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kroonstad
urbeto
Administrado
Poŝtkodo 9499 • 9500
Demografio
Geografio
Geografia situo 27° 39′ S, 27° 14′ O (mapo)-27.64555555555627.231666666667Koordinatoj: 27° 39′ S, 27° 14′ O (mapo) [+]
Alto 1 399 m [+]
Kroonstad (Sud-Afriko)
Kroonstad (Sud-Afriko)
DEC
Kroonstad
Kroonstad
Situo de Kroonstad

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kroonstad [+]
vdr


Kroonstad Nelspruit estas grandurbo kaj diocezo en Sudafriko, en Provinco Liberŝtato.

Mapo de Sud-Afriko, kie Kroonstad estas trovebla ĉ. meze

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kroonstad situas sur altebenaĵo laŭ rivero Vals en la meza parto de la lando. Welkom troviĝas 62, Vanderbijlpark 120, Krugersdorp 180, Johanesburgo 182, Bloemfontein 193, Pretorio 238, Newcastle (Sud-Afriko) 266, Durbano 433, Port Elizabeth 720, Kaburbo 1093 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Urbodomo en Kroonstad

Kroonstad estis establita en 1855. Voortrekker Sarel Cilliers tie dronis en rivereton en 1900. Tiutempe Kroonstad estis ĉefurbo de Oranje Liberŝato. La britoj konstruis koncentrejon ĉi tie dum la kontraŭbura milito por virinoj kaj infanoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Kroonstad estas la centro de riĉa agrikultura distrikto, produktante maizojn, tritikojn, lanojn, laktaĵojn, viandaĵojn. Ĉefindustrio estas la agrikulturo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Kroonstad havas flughavenon. El la urbego kuras ĉefvojoj al Kaburbo kaj Johanesburgo, fervojoj kuras al Johanesburgo, Bloemfontein, Durbano kaj Klerksdorp.

Monumento kaj preĝejo en Kroonstad
Preĝejo en Kroonstad

Klimato[redakti | redakti fonton]

Kroonstad havas subtropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 9-22 °C. La varmo en januaro kulminas kaj malkulminas en julio. Jare pluvas ĉ. 500-600 mm. La pluvo en januaro kulminas. Inter junio-aŭgusto apenaŭ pluvas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Sarel Cilliers Muzeo
  • malnovaj konstruaĵoj: poŝto, urbodomo, banko
  • preĝejo
  • Bloemhoek Digo ĵus oriente de la urbego
  • ekskursejoj kun eblecoj fiŝkaptadi

Fontoj[redakti | redakti fonton]