Krnsko estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Mladá Boleslav, en Mezbohemia regiono. Ĝi etendiĝas proksimume 5 km sudokcidente de Mladá Boleslav. Vivas ĉi tie 589 loĝantoj (2024). Tra la municipo trafluas rivero Jizera, sur kiu estas ĉi tie ankaŭ konstruita vejro. Super la valo de Krnsko en municipo Jizerní Vtelno troviĝas novrenesanca kastelo Stránov.