Kongrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tipa kuba manĝaĵo: kongrio kun platanoj maldekstre kaj malnova vestaĵo dekstre.

Kongrio (hispane congrí, moros y cristianos aŭ arroz moro) estas fama plado de Kubo. Ĝi estas versio de la plado rizo kaj fazeoloj, kombinaĵo trovita ĝenerale en Karibio kaj Brazilo. "Moros y Cristianos" tradukata kiel Maŭroj kaj Kristanoj. La "Maŭroj" estas la nigraj fazeoloj, kaj "Kristanoj" la blanka rizo, referenco de la fruaj setlejanoj de Kubo por kiuj la Reconquista de Hispanio estis lastatempa memoro.

La kuirado[1] ĝenerale implikas kuiri la nigrajn fazeolojn en bona kvanto de akvo, kaj tiam kuirinta la rizon en la akvo de la fazeoloj en alia poto. La rizo ankaŭ povas esti kuirita aparte kun fazeoloj simple servita aldone al la rizo, kvankam tio ne estas la plado "kongrio". Cepoj, ajlo, dolĉa papriko, origano kaj laŭrofolio estas ordinaraj gustigaĵoj por tiu plado, ĝenerale kuirita kun sofrito anticipe.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Moros y cristianos (hispane) (2011-09-30). Alirita 2023-03-12.