Komerca utiligo de Esperanto
La apliko de Esperanto por komercaj celoj estas temo, kiu estas ĝena por kelkaj Esperantistoj. Ili timas, ke la komerca apliko kun la celo gajni monon malpurigus la noblan ideon de Ludoviko Zamenhof. Tamen la fondinto de Esperanto ekde la unua momento estis devigata utiligi komercajn strukturojn por atingi sian celon: Li devis pagi la presiston, kiu produktis la Unuan Libron, kaj li investis la monon de la bopatro. Evidente tipaj komercaj agoj.
La vikipedia artikolo Komerco per Esperanto informas[1]: Komerco per Esperanto estas ideo, kiu emfazas la eblan utilecon de Esperanto rilate al internaciaj komerco kaj financo. Ekde la komenco de la Esperanto-movado, la uzo de Esperanto en internacia komerco estis rigardata kiel unu el la ĉefaj utilecoj de la lingvo.
La Esperanto-komunumo komencis eldoni pliajn librojn kaj revuojn. Kutime la eldonanto devis antaŭpagi por la produkto kaj esperis regajni la monon per vendo al tutmonda klientaro. Servoj, kiel kongresoj, postulis plian komercan agadon. La plej granda asocio UEA havas komerce agantan centron kun pagitaj kunlaborantoj kaj financas la laboron parte per la realigo de la Universala Kongreso.
La malgranda frato SAT sukcesis almenaŭ longtempe pagi unu laboriston.
Intertempe multaj komercaj strukturoj ekestis, kiuj estis pli aŭ malpli komerce sukcesaj.
kvalito | priskribo | ekzemploj |
---|---|---|
♥ ♥ ♥ | Entrepreno, kiu ekskluzive aŭ plejparte servas al la Esperanto-Movado. La laboristaro flue parolas la internacian lingvon kaj utiligas ĝin en la kontakto kun klientoj |
diversaj libroservoj * UEA * Flandra Esperanto-Ligo * EsperantoLand * Sezonoj |
♥ ♥ | Entrepreno, kiu parte ofertas servojn aŭ produktojn por la Esperanto-merkato, ekzemple librojn. Kelkfoje iuj dungitoj, kiuj okupiĝas pri projektoj celantaj al la Esperanto-merkato, parolas la internacian lingvon – sed ofte en tiaj eldonejoj neniu parolas Esperanton. | eldonejo Olms
diversaj radio-stacioj |
♥ | Entrepreno, kiu uzas la nomon Esperanto, ĉu en la nomo de la entrepreno, ĉu por varoj aŭ servoj sen difinita ligo al la Esperanto-Movado. Foje la renoma nomo de la internacia lingvo, kiel simbolo de internacia komunikado, estis la kaŭzo por la elekto. |
Esperanto (ŝipo) * Esperanto (barko) Hotel Esperanto en Fulda, Pribylina, Cannes muzikgrupoj, Tequila Esperanto, ktp. |
* | Entrepreno, kiu ne servas al la Esperanto-Merkato. Kontaktodeziroj estas regule prezentataj en la revuo La Merkato de IKEF | |
♣ ♣ ♣ | Entrepreno, kies posedant(ar)o aŭ gvidant(ar)o estas ligita al la Esperanto-Movado kaj sufiĉe bone parolas la internacian lingvon por komercaj interagoj | la kemia fabriko de Bruno Vogelmann (mortis en 2002) * Allsprachendienst Esperanto GmbH |
♣ ♣ | Entrepreno, inter kies dungitoj estas sperta Esperantisto, kiu povas asisti en komercaj interagoj (traduki telefonalvokojn aŭ leterojn) | eldonejo XXX |
♣ | Entrepreno, kiu pretas demandi la helpon de sperta Esperantisto aŭ Esperantista entrepreno por komercaj interagoj, ekzemple por tradukado de komercaj kontaktpetoj. | Zonai kaj kompano |
Kunordigo de komercaj aktivecoj[redakti | redakti fonton]
- Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF) estas faka Esperanto-asocio, kiu laŭstatute celas al la disvastigo de la internacia lingvo Esperanto en la kampoj komerco, ekonomio kaj ekonomia scienco. Revuo La Merkato[rompita ligilo], interalie kun ofertoj de diverslandaj Esperantistoj.
- Tutmonda Asocio de Konstruistoj EsperantistajTAKE-ESPERANTO zorgas pri la terminologio en Esperanto pri konstruado, helpo por fondado de esperantista konstru-firmao, Esperantista Investa Societo pri Loĝejoj.
- Rotary Club Internacia asocio de komerce agantaj personoj. vidu ankaŭ Rotaria Amikaro de Esperantistoj
- Komercista E-Unio fondita en 1922 sub la nomo Esperanta Komercista Grupo de bankoficisto en Dresdeno. Celo estis la enkonduko de Esperanto en komercon kaj industrion per la apliko praktika de Esperanto en la komercado mem. Revuo La komerco Arkivigite je 2015-11-04 per la retarkivo Wayback Machine ĝis 1936.
- Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio, (EKI), fondita en 1963. Eldono de Internacia komerca-ekonomika vortaro (1974), vidu sub Erik Carlén.
Ekzemplaj komercaj agadoj[redakti | redakti fonton]
- ♥ ♥ ♣ ♣ ♣ : Esperantotur : Oficiala nomo ESPERANTOTUR – Biuro Turystyki, Bydgoszcz(PL)- vogaĝagentejo, kiu estas konata kaj timata (pro la polaj krokodiloj)
- ♥ ♥ ♣ ♣ ♣ : Esperanto-Kulturcentro Berlin (DE), Malnova multetaĝa domo ein Einbecker Str. 36 estis aĉetita de Esperantistoj. Ili investis monon kaj tempon por ripari. La lukostoj el la oficejoj kaj loĝejoj helpu por financi la Esperantistan vivon en Berlino, Ĵaŭda Rondo, espoteko. En la oficejoj parte estas Esperantistaj organizoj Germana Esperanto Asocio, Germana Esperanto-Junularo
- ♣ ♣ ♣ : Graskraft (inter 1995 kaj 2007 GbR, poste Ltd.), Kompanio, kiu okupiĝas pri alternativa energio, speciale pri biogaso, fondita de la Esperantisto Roland Schnell
- ♣ ♣ ♣ : Ecuo Mijoshi, Esperantisto, kiu gajnis monon per gantoj, raportas pri sia vivo
Aktualaj kaj historiaj ekzemploj[redakti | redakti fonton]
Pri la evoluo ĝis 1930 bv. vidi la artikolon Komerco per Esperanto el Enciklopedio de Esperanto.
Eldonejoj[redakti | redakti fonton]
- ♥ ♥ ♥ Flandra Esperanto-Ligo, eldonejo de i.a. Monato kaj de la Stafeto-libroj
- ♥ ♥ ♥ Friedrich Ellersiek G. m. b. H.
- ♥ ♥ ♥ Esperanto-Verlag Berlin-Schöneberg
- ♥ ♥ Möller & Borel
- ♥ ♥ ♥ Mondial ĝis 2003 en Berlino (DE), nun New York (US)
Vojaĝagentejoj, organizantoj de renkontiĝoj kaj seminarioj[redakti | redakti fonton]
- ♥ ♥ ♥ EsperantoLand
- ♥ ♥ ♥ Kulturdomo de Franclandaj Esperantistoj senprofitcela organizo
Loĝprojektoj[redakti | redakti fonton]
- ♥ ♥ Parkstadt Esperanto, projekto en Munkeno antaŭ la Unua Mondmilito
- ♥ Sunkompanio en suda Francio
- ♥ ♥ ♥ Kvinpetalo
Hoteloj kaj restoracioj[redakti | redakti fonton]
Bankoj, internacia interŝanĝo de mono, moneroj[redakti | redakti fonton]
- ♥ ♥ ♥ Civita Banko
- Esperantismo kaj mono
- Respondkupono de UEA
- Spesmilo
- Stelo
- ♥ ♥ ♥ Ĉekbanko Esperantista
Bakistoj[redakti | redakti fonton]
- ♥ ♥ ♣ ♣ ♣ Café Kroppenberg en Bergisch Gladbach-Bensberg proponas dolĉaĵojn kun esperantaj motivoj (flago, portreto de Zamenhof)
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Stato de februaro 2009, ekde la 2-a de aprilo 2008