Kolnovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kolnovice
germane Kohlsdorf, pole Kołnowice
vilaĝo
Kolnovice
Oficiala nomo: Kolnovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Mikulovice
Historia regiono Silezio
Montaro Zlatohora montetaro
Domoj 59 2010
Situo Kolnovice
 - alteco 317 m s. m.
 - koordinatoj 50° 19′ 11″ N 17° 19′ 36″ O / 50.31972 °N, 17.32667 °O / 50.31972; 17.32667 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 358 m s. m.
Katastro 3,62 km² (362 ha) Kolnovice
Loĝantaro 79 (2021)
Denseco 21,82 loĝ./km²
Unua skribmencio 1263
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 790 84
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kolnovice
Portalo pri Ĉeĥio

Kolnovice (germane Kohlsdorf, pole Kołnowice) estas vilaĝo en Ĉeĥio, loka parto de municipo Mikulovice. Ĝi troviĝas proksimume 2 km norde de Mikulovice sur limo kun Pollando. Vivas ĉi tie 79 loĝantoj (2021).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj dokumentoj parolas pri la municipo en la jaro 1263.

Post ellandigo de la devenaj germanaj loĝantoj en la jaro 1945 la municipo estis alloĝigita nur parte kaj prefere nur ĝistempe. La situo de Kolnovice rekte en apudlima zono estis kaŭzo de tio, ke iom post iom ĝi estis likvidita tiel, ke en la jaro 1990 restis en ĝi nur 37 domoj kontraŭe al 153 en la jaro 1930. En la jaro 1959 la ŝtatlimo kun Pollando en tiu ĉi sektoro estis ja reguligita je 93,7 hektaroj utile al Ĉeĥoslovakio.

Kolnovice estis memstara municipo ĝis la jaro 1960, kiam ĝi estis almembrigita al Mikulovice.

Ĉe Kolnovice troviĝas du domaroj fonditaj fine de la 18-a jarcento sur loko de senjoraj kortoj kaj nuntempe grandparte neniigitaj, nome Vysutá kaj Terezín.

Vysutá[redakti | redakti fonton]

Vysutá (ĝis la jaro 1949 Renertov, ger. Rennertsfeld, ankaŭ Rennedsfeld, Rennersfeld), fondita en la jaro 1791 nomita laŭ Johanna Rennert, posedanto de bieno en Kolnovice. Estis ĉi tie en la jaro 1930 38 domoj, en la jaro 2001 nur 16. Kelke da oriente situantaj parceloj, sur kiuj troviĝis nun jam detruitaj domoj, en la jaro 1958, post la reguligo de la ŝtatlimo, troviĝis en Pollando, du kio temas pri modernaj polaj parceloj en katastra teritorio Gierałcice, apartenantaj al komunumo Głuchołazy. Okaze de tiuj ĉi domoj temas plejparte pri lokoj kun vegetaĵo, dum kio du domoj troviĝis meze de kampo, dume la resto ĉe vojo direktanta al ŝoseo kuniganta Głuchołazy kaj Gierałcice.

Terezín[redakti | redakti fonton]

Terezín (ger. Theresienfeld, pol. Terezyn), fondita en la jaro 1796 kaj nomita laŭ la patrino de Rennert. Ĉi tie estis en la jaro 1930 51 domoj, en la jaro 2001 nur 8. En tiu ĉi domaro en la jaro 1874 naskiĝis signifa silezia skulptisto Josef Obeth.

Ambaŭ domaroj estis al la 1-a de januaro 1976 administre nuligitaj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869921
1880913
1890998
1900867
1910783
1921759
JaroLoĝantoj
1930789
1950253
1961222
1970186
198091
199164
JaroLoĝantoj
200185
201180
202179