Kiskinizs

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiskinizs [kiŝkiniĵ] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Szikszó. Kis signifas: malgranda.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Kiskinizs situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Hernád, laŭ traira flankovojo. Kiskinizs havas ponton tra la rivero. Szikszó troviĝas 12, Encs 13, Abaújszántó 16, Miskolc (voje) 25 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio devenis el la 13-a jarcento en formo "Keniz". Dum la historio 2 apudaj vilaĝoj formiĝis: Nagykinizs kaj Kiskinizs. La lastan la turkoj senhomigis en 1645. En 1990 defenda digo konstruiĝis ĉirkaŭ la vilaĝo. Vilaĝservo estas migra poŝto.

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Kiskinizs naskiĝis inĝeniero pri arbaroj Albert Béky.