Kettmannshausen
Kettmannshausen | |||
---|---|---|---|
komunumoparto en Germanio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 99310 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 78 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 39 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 46′ N, 10° 59′ O (mapo)50.76901944444410.976358333333 [+] | ||
Alto | 412 m [+] | ||
Areo | 2,01 km² ( 201 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kettmannshausen [+] | |||
Kettmannshausen estis vilaĝoparto de Wipfratal en la Distrikto Ilm (Germanio). Ekde la 1-a de januaro 2019 ĝi estas kvartalo de la urbo Arnstadt. Fine de marto 2022 en la vilaĝo loĝis 78 homoj.
Situo[redakti | redakti fonton]
Tra la vilaĝo kondukas la distrikta ŝoseo 7; ĝi situas sur alteco de 412 metroj ĉ. 1 km norde de Wipfra. La markanta monto Gottlobsberg proksime de Kettmannshausen iam estis kulta sanktejo.[1]
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua dokumenta mencio de Kettmannshausen estis inter 1360–1366.[2] La vikaria Kapelo Sankta Nikolao konstruiĝis ĉ. 1180. La malsupra preĝeja muro kaj la apsido estas romanikaj. En la firstotureto troviĝas eta sonorilo de 1491. Unue Kettmannshausen apartenis al la dinastianoj de Witzleben ĉe Liebenstein. Ĉirkaŭ la jaro 1726 la tuton akiris sekreta konsilisto direktoro Johano Frederiko la 2-a Bachoff von Echt. De ties heredintoj aĉetis ĝin August von Berbisdorf. Ekde 1858 la vilaĝo estis parto de la administradejo Ohrdruf ene de la duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao. Ĝi apartenas al Turingio ekde 1920.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Fondiĝis en Kettmannshausen en 1997 la iniciativo Solarenergia vilaĝo Kettmannshausen. En la vilaĝo multaj domoj ricevis solarenergiproduktilojn; krome okazis diversaj pluklerigaj seminarioj pri renoviĝanta energio.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Michael Köhler: Heidnische Heiligtümer. Jenzig-Verlag, 2007, ISBN 978-3-910141-85-8, p. 140.
- ↑ Wolfgang Kahl: Ersterwähnung Thüringer Städte und Dörfer. Verlag Rockstuhl, Bad-Langensalza 2010, ISBN 978-3-86777-202-0, p. 140.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Kettmannshausen sur la paĝoj de Wipfratal Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Iniciativo Solardorf Kettmannshausen Arkivigite je 2018-09-12 per la retarkivo Wayback Machine