Kastelo de Bikal

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Bikal aŭ konata pri la iama posedanto Kastelo de Puchner estas historia monumento, nun hotelo en Hungario en vilaĝo Bikal.

Aerfoto pri Kastelo de Bikal

Historio[redakti | redakti fonton]

Generalo Antal Puchner ricevis la bienon kune kun 3 vilaĝoj en 1841 de la Habsburgoj. Li estis fidela apoganto de habsburga Imperio. La kastelo estis konstruita en la malfruaj 1840-aj jaroj. Post jaroj ĝi ofte trakonstruiĝis, la nuna formo aperis en 1889. Inter 1993-1996 ĝi estis renovigita, poste deklarita historia monumento.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Bildoj pri la Kastelo de Bikal

La unuetaĝa malsimetria kastelo formas F-majusklon. Ĝi situas en parko, kiu estas ankaŭ historia monumento. La konstruaĵo mem estas atingebla el la ĉefvojo tra ornamriĉa pordo. En la unua etaĝo ornama balkono estas videbla, kiun 6 kolonoj tenas. La hotelaj ĉambroj imitas meblojn de la 19-a jarcento.

Fontoj[redakti | redakti fonton]