Kapelo Sankta Anna (Szentendre)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kapelo Sankta Anna
Kapelo Sankta Anna en Szentendre
Kapelo Sankta Anna en Szentendre
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szentendre
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Esztergom-Budapeŝto
dekanujo Szentendre
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Enhaveco 20 sidlokoj
Ligiloj
vdr

La kapelo Sankta Anna estas katolika monumento historia en Hungario, en urbo Szentendre, en la subĉiela muzeo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kapelo estis konstruita ĉe la vilaĝfino de Mosonszentjános (nuntempe urboparto de Jánossomorja). Ĝi estis vota kapelo por prevento de diversaj katastrofoj kaj plagoj. En 1806 la komunumo petis la episkopon en Győr por ĝia rekonstruo, ja ĝi probable estis ligna kapelo en malbona stato. La kapelo estis trakonstruita al brika strukturo en la fruaj 1830-aj jaroj (laŭ alia informo en 1842), samtempe kiel denova vota kapelo pro la ĥolera epidemio. La orgeno estis farita en 1844. La kapelo estis pligrandigita en 1858 kaj nova turo estis konstruita. En 1864 oni pentris la murojn interne, en 1871 ekstera parto estis renovigita. Kompletaj renovigaj laboroj okazis en 1928. Depost la 2-a mondmilito la kapelo denove estis en malbona stato, sed en 1982 la kapelo estis transmetita al subĉiela muzeo de Szentendre. La kapelo ne nur estas vizitebla, sed ankaŭ funkcikapabla laŭ pretendoj. Dum kermeso vizitantoj venas ankaŭ el Mosonszentjános.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, plej supre la malalta turo etendiĝas. La navo finiĝas en absido. La altara bildo prezentas Sanktan Anna-n.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Priskribo pri la kapelo