Kamfeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kamfeno
Kamfeno
Kamfeno
Alternativa(j) Nomo(j)
  • 2,-dumetila-3-metilena
    -ducikla[2,2.1] heptano
  • 2,2-Dumetila-
    3-metilena-norbornano
Kemia formulo C10H16
PubChem-kodo 66216
ChemSpider kodo 6364
CAS-numero-kodo 79-92-5
Karakterizaĵoj
Aspekto kristaleca solidaĵo
Refrakta indico  1,4402
Molmaso 136.23 g·mol−1
Smiles C1(=C)C(C)(C)C2CC1CC2
Denseco 0,842 g/cm3
Fandopunkto 51 °C (124 ; 324 K)
Bolpunkto 159 °C (318 ; 432 K)
Akva solvebleco tre malmulte solvebla
Ekflama temperaturo 40 °C (104 ; 313 K)
Mortiga dozo (LD50) 5000 mg·kg−1 (buŝe, muso)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R11 R36/37/38 R50/53
Sekureco S16 S25 S26 S29
S37/S39 S57 S60 S61
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1][2]
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 07 – Toksa substanco
09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj H226, H228, H319, H400, H410
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P233, P240, P241, P242, P243, P264, P273, P280, P303+361+353, P305+351+338, P337+313, P370+378, P391, P403+235, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

La kamfeno estas ducikla unuterpeno, preskaŭ tute nesolvebla en akva medio, tamen, tre solvebla en ordinaraj organikaj solvaĵoj. Ĝi estas tre volatila en meditemperaturo kaj posedas fortegan akregan odoron. Krom tio, ĝi estas konstituanto de pluraj esencoleoj, same kiel terebintino, cipresoleo, kamforoleo, citronelalo, oleo de oranĝoflorojnerolo, zingibroleo, kaj Valerianoleo.

La kamfeno same uzatas en la preparado de parfumoj kaj odorhavaĵoj kaj kiel gustiga aldonilo por la manĝaĵoj. En la antikveco, ĝi estis uzita meze de la 19-a jarcento, kiel brulaxjo por lampoj, tamen ĝia uzo estis limigita pro ties eksplodebleco. Industrie, la kamfeno estas uzata en la kamforestigo, produktado de insekticidoj same kiel la poliklorokamfeno, preparado de terinono (komponaĵo de la mergoleo por mikroskopio), kaj produktado de odorhavaj substancoj tiel kiel izobornila acetato, cedrolo, musterono[3], santalidolo[4].

Metodo pri preparado[redakti | redakti fonton]

La kamfeno estas industrie produktebla ekde ties plej abunda kombinaĵo, la alfa-pineno[5], per heterogena kataliza izomerigo[6] laŭ normala premo kaj temperaturoj malpli altaj ol 100 °C. Fine, ĝi estas izolita pere de frakcia distilado sub reduktita premo.

Kelkaj plantoj entenas ĉi-komponaĵon samkiel Kaempferia rotunda[7] kaj la Kaempferia angustifolia[8].

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Izomeroj de la kamfeno[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Carl Roth
  2. PubChem
  3. Химия и Химическая Технология, Kemio kaj kemia teknologio.
  4. The Chemistry of Fragrances: From Perfumer to Consumer, Charles Sell
  5. The reactions of [alpha-terpinene, camphene and [alpha]-pinene with formaldehyde], Jimmy Dale Meador
  6. Heterogeneous Catalysis and Fine Chemicals IV, H.U. Blaser, A. Baiker, R. Prins
  7. World Spice Plants: Economic Usage, Botany, Taxonomy, Johannes Seidemann
  8. The Lone Star Gardener's Book of Lists, William D. Adams, Lois Trigg Chaplin