Saltu al enhavo

Kalvinana preĝejo (Vilmány)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Vilmány
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Vilmány
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko
Konstruado
Specifo
Alto 23 m (turo)
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en la vilaĝo Vilmány (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni konjektas, ke en tiu ĉi loko ekzistis jam romanika katolika kirko, ĉar skulptitaj ŝtonoj el tiu erao estis trovitaj. La unua mencio okazis en 1333. La nun videbla gotika kirko estis konstruita en la 15-a jarcento, sed oni profitis la menciitajn skulptitajn ŝtonojn. Ĉirkaŭ 1600 la turo estis signife trakonstruita. Iam dum dominado de turkoj jam la kalvinanoj uzis la preĝejon. En la sekvantaj jarcentoj signifaj trakonstruoj ne okazis. La orgeno estis kreita en nekonata tempo.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La mezepoka pordo funkcias en fasado de la turo. La navo havas apogpilierojn. Interne troviĝas du lignaj galerioj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.