Kalvinana preĝejo (Tokaj)
Kalvinana preĝejo de Tokaj | |
---|---|
religia konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Tokaj |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | malfrubaroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Alto | 27 m (turo) |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Tokaj, Bem József u. |
La Kalvinana preĝejo estas religia monumento historia en Hungario, en vilaĝo Tokaj.
Historio[redakti | redakti fonton]
Tokaj havis mezepokan katolikan kirkon, sed en la malfrua 16-a jarcento la loĝantoj akceptis jam la kalvinismon kaj en 1595 la kalvinanoj uzis la katolikan preĝejon. Tamen en la sekvaj jardekoj foje la katolikoj, foje la kalvinanoj uzis ĝin depende de la regiona posedanto. Ekde 1711 daŭre la posedantoj estis la katolikoj, tial la kalvinanoj konstruis provizoran preĝdomon kun sonorilostablo. La preĝejo videbla nun estis konstruita longe inter 1802-1822, sed la turo estis plene preta nur en 1896. La sonorilo en 1835, la orgeno estis kreita en 1874. La tegmento estis renovigita en 1959, pliaj laboroj okazis en la plena konstruaĵo inter 1969-1983, 1989-1993 kaj 2003-2005.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo situas sola en korto sur deklivo de monto. En mezo de la fasado la kvadrata turo plene reliefas. Meze la enirejo funkcias. Interne la predikejo estis skulptita el ligno.