Kalvinana preĝejo (Balassagyarmat)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Balassagyarmat
Kalvinana preĝejo en Balassagyarmat
Kalvinana preĝejo en Balassagyarmat
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Balassagyarmat
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Nógrád
Dato de konsekro 1904
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novgotiko
Konstruado –1904
Specifo
Ligiloj
vdr

La kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en urbo Balassagyarmat (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Kiam Stefano Bocskai en 1605 okupis la urbon, poste la reformacio disetendiĝis en la urbo. Albert Szenci Molnár mencias prosperan kalvinanan vivon en 1614. Depost fino de dominado de turkoj en 1671 pro la kontraŭreformacio praktike la kalvinismo ĉesis en Balassagyarmat. Nur en la dua duono de la 19-a jarcento revigliĝis la kalvinismo. En 1894 kalvinanaj diservoj okazis, kalvinana filio formiĝis post 5 jaroj. La nun videbla preĝejo estis konstruita en 1904. La 2-a mondmilito faris gravajn damaĝojn en la kirko. Plena ekstera renoviĝo okazis en 1971.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas en korto. La fasado estas simetria, meze la turo plene reliefas. La enirejo funkcias tra la turo. Interne estas galerio por la orgeno.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.