Saltu al enhavo

Kabineto Friedrich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kabineto Friedrich
registaro de Hungario
Jurisdikcio Hungario
Lando Hungario
Dum 15-a de aŭgusto 1919 - 24-a de novembro 1919
Antaŭulo Q56389352
Sekvanto Kabineto Huszár
vdr

Kabineto Friedrich [fridriĥ] estis la dua transira, provizora kabineto inter Hungara Sovetrespubliko kaj erao de Miklós Horthy. Ĝi gvidis la landon en 1919 iomete malpli, ol 4 monatojn en la praktiko kvazaŭ marioneto.

Ĉefministro István Friedrich
Kabineto Friedrich

Historio[redakti | redakti fonton]

La alveninta rumana armeo trovis en Budapeŝto nur provizoran registaron sen iu ajn potenco. Alvenis ankaŭ politikistoj, kiuj facile povis fari puĉon. Simple palatino Jozefo Aŭgusto de Habsburgo-Loreno donis la potencon al Kabineto Friedrich. La nova kabineto nuligis plu leĝojn de la Revolucia Direktiga Soveto, ĉesis la respubliko kaj denove estis reĝlando. Ankaŭ nova leĝo pri baloto ekfunkciis. Tamen Antanto ne estis kontenta pri Friedrich, dume grandan parton de Transdanubio armeaj fortoj de Miklós Horthy okupis, tial la sekva registaro iĝis Kabineto Huszár.

Listo de membroj[redakti | redakti fonton]

(En la unua semajno provizore estis ministroj Béla Szászy kaj aliaj 3 preskaŭ nekonataj politikistoj)

Fontoj[redakti | redakti fonton]