Juliano de Kvenko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sankta Juliano.
Sankta
Juliano de Kvenko
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1127 (1127-11-30)
en Burgoso
Morto 20-an de januaro 1208 (1208-01-20) (80-jaraĝa)
en Kvenko
Tombo Katedralo de Kvenko vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj mezepoka hispana lingvo vd
Ŝtataneco Reĝlando Kastilio vd
Profesio
Okupo katolika episkopo (1196 (Gregoria)–)
katolika sacerdoto
korbfaristo vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Juliano de Kvenko - hispane Julián de Cuenca - (n. en la jaro 1128 en Burgoso - m. en 1208 en Kvenko) estis doktoro en teologio kaj filozofio pere de la Universitato de Palencio, kie li estis profesoro, kaj estis dua episkopo de la diocezo de Kvenko (1198 - 1208). Li estis nomumita sanktulo de la Romkatolika Eklezio, post sia kanonizo fare de la papo Klemento la 3-a en 1594. Liaj korporestaĵoj ripozas en la katedralo de Kvenko. Lia liturgia festotago estas la 28-a de januaro.