Ĝermolisto de katalunaj esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Josep Ventura i Freixas)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

A[redakti | redakti fonton]

Enrique Aguadé Parés[redakti | redakti fonton]

Enrique Aguadé Parés (mortis 1968) estis esperantisto ekde la 1910-a jardeko. Li estis prezidanto de Kataluna Esperanto-Federacio.

Antonio Alberca[redakti | redakti fonton]

Antonio ALBERCA (Jirafo) estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Dum pluraj jaroj li estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludis perkutilojn.

Josep Alberich i Jofré[redakti | redakti fonton]

Josep ALBERICH i JOFRÉ (naskiĝis en 1904, mortis la 9-an de aprilo 1995 en Barcelono). Antaŭ la militaj jaroj li aktivis kiel Esperanto-instruisto kaj sekretario de Kataluna Esperantista Federacio. Post la milito li kunfondis la societon Stelo de Paco kaj dum 14 jaroj estis fakdelegito pri komerco. Li havis plurajn fratojn esperantistojn.

Josep Aldeguer Jaen[redakti | redakti fonton]

Josep Aldeguer Jaen (naskiĝis 1924?; mortis 1964), instruisto, estis esperantisto en Barcelono dum la dua duono de 20-a jarcento.

Juan Aulina Saurina[redakti | redakti fonton]

Juan Aulina Saurina (naskiĝis la 10-an de aprilo 1887) estis esperantisto en Banyoles. Li esperantistiĝis en la jaro 1909 okaze de la 5.a Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Barcelona. Li estis fondinto de la tiam a grupo “Esperanto-Amikaro".

B[redakti | redakti fonton]

Carles Badia i Bosc[redakti | redakti fonton]

Carles BADIA i BOSC estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Dum pluraj jaroj li estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludis basgitaron.

Isaac Barrera i Vila[redakti | redakti fonton]

Isaac BARRERA i VILA (Fosi) estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Ekde pluraj jaroj li estas membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludas kontrabason.

Mateo Borrás Martínez[redakti | redakti fonton]

Mateo Borrás Martínez, kuracisto, (naskiĝis 1925?; mortis 1960) estis esperantisto en Barcelono dum la dua duono de 20-a jarcento. Li estis membro de «Instituto de Esperanto», de Barcelona.

Lluís Bosch[redakti | redakti fonton]

Lluís BOSCH estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Dum pluraj jaroj li estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludis perkutilojn.

C[redakti | redakti fonton]

Ramón Calvo Lamadrid[redakti | redakti fonton]

Ramón B. Calvo Lamadrid (naskiĝis 1905?; mortis la 13-an de decembro 1964) estis esperantisto en Las Palmas dum la 20-a jarcento.

Francisco Barcelo Caimari[redakti | redakti fonton]

Francisco BARCELO CAIMARI (barselo kajmari), hispano, advokato, urbkonsilanto, sekretario de komerca ĉambro. Naskiĝis en la 14-a de novembro 1884 en Palma de Majorko, Balearoj. Politikisto, dum kelka tempo urbestro de Palma. Estrarano de la Esperantista Klubo Palma.

José Canaleta[redakti | redakti fonton]

José Canaleta (mortis 1970) estis esperantisto en Santa Coloma de Farners.

Josep Cervelló i Garí[redakti | redakti fonton]

Josep CERVELLÓ i GARÍ (naskiĝis 1924 - mortis decembre 1992 en la katalunia Terrassa, Hispanio) estis UEA-fakdelegito pri kolektado.

Sebastian Chaler Arnau[redakti | redakti fonton]

Sebastian Chaler Arnau (naskiĝis 1883? en Vinaròs; mortis la 26-a de januaro 1981) dekoracia pentristo, estis esperantisto ekde 1913 en Terrassa. En 1921, li akompanis aŭstriajn infanojn gastigotajn en Hispanio.

Bernardo Coll Barrios[redakti | redakti fonton]

Bernardo Coll Barrios (mortis 1970) estis esperantisto en la Balearoj.

Joan Comellas[redakti | redakti fonton]

Pastro Joan Comellas Sch. P. (naskiĝis 1877; mortis la 12-an de marto 1969) estis esperantisto en Moya.

Antoni Criach i Valls[redakti | redakti fonton]

Antoni Criach i Valls, ankaŭ konata kiel Antono Criach, (naskiĝis 1898 en Castellar del Vallés; mortis 1976) bakisto, estis esperantisto en Katalunio, li estis edzo de Antonia Galvany. Li memlernis legi kaj skribi kaj ekis laboradon 9-jaraĝe. Li esperantiĝis en 1922 en Tarrasa per memlernado, post li translokiĝis al Sabadell. En 1971 li translokiĝis al Barcelono.

D[redakti | redakti fonton]

Josep Maria Dalmau[redakti | redakti fonton]

Josep Maria Dalmau estis kataluna esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento.

Verko

Citaĵo
 Tre bela gvidlibreto, bone redaktita kaj riĉe ilustrita. Krom la teksto ĝi enhavas 44 anoncopaĝojn pri la loka komerco. 
— Belga Esperantisto n087 (maj 1922)

Gemma Armadans i Gil[redakti | redakti fonton]

Gemma ARMADANS i GIL (Barcelono, 3-an de julio 1966) estas kataluna esperantisto. Ŝi estis prezidanto de Kataluna Esperanto-Junularo kaj estrarano de Kataluna Esperanto-Asocio. Ŝi estas fratino de Jordi Armadans i Gil kaj filino de Lluís Armadans i Marfà.

E[redakti | redakti fonton]

Domingo Escapa[redakti | redakti fonton]

Domingo Escapa Escardivol (naskiĝis 1924? - mortis la 18-an de aprilo 1956) estis kataluna esperantisto en Sabadell dum la mezo de 20-a jarcento. Li gvidis esperantajn kursojn kaj skribis propagandajn artikolojn en la gazeto "Diario de Sabadell". Li estis estrarano de la Esperanta Sekcio de la Kooperativo «La Sabadellense»

G[redakti | redakti fonton]

Filiberto Garcia Hurtado[redakti | redakti fonton]

Filiberto Garcia Hurtado, poŝtoficisto, (mortis la 15-an de februaro 1963) estis esperantisto en Barcelono dum la 20-a jarcento.

Vicente Marin Gil[redakti | redakti fonton]

Vicente Marin Gil (mortis la 20an de majo 1965) estis esperantisto en Barcelono. Li esperantistiĝis en la jaro 1919, kaj gvidis diversajn kursojn en la grupo Nova Sento.

Manuel Gil[redakti | redakti fonton]

Manuel Gil (mortis 1953) estis kataluna esperantisto dum la mezo de 20-a jarcento, fondinto de la iama societo Nova Sento en Barcelono.

Enric Gili Montañer[redakti | redakti fonton]

Enric Gili Montañer (mortis maje 1969) estis esperantisto en Barcelono ekde 1909. Li estis fondinto de grupo Nova Sento.

Francisco Gotsens[redakti | redakti fonton]

Francisco Gotsens (mortis 1971) estis esperantisto en Sabadell.

José Guitart Escudero[redakti | redakti fonton]

José Guitart Escudero (naskiĝis 1915; mortis la 14-an de majo 1981) estis esperantisto en Barcelono ekde 1954. Li estis dum 10 jaroj prezidanto de la E-Fako en la asocio «Foment Martinec».

H[redakti | redakti fonton]

Joaquín Hutessá Costajussá[redakti | redakti fonton]

Joaquín Hutessá Costajussá (naskiĝis 1888?, mortis la 11-an de februaro 1972) estis esperantisto en Sabadell, prezidinto de la iama societo “Aplech Esperanta Grupo”.

I[redakti | redakti fonton]

Juan Ibera Vinyals[redakti | redakti fonton]

Juan Ibera Vinyals (naskiĝis 1919?; mortis la 13-an de septembro 1971), fervojisto, estis esperantisto en en San Adrián del Besós.

L[redakti | redakti fonton]

Daniel Lloréns Sastre[redakti | redakti fonton]

Daniel Lloréns Sastre (naskiĝis 1899 en Forma, mortis 1966), ankaŭ nomata Llorens kaj Llorén, kuracisto, li estis kataluna esperantisto ekde 1908. Dum la somero 1909 post la kvina Kongreso okazinta en Barcelono, li havis la okazon saluti Zamenhofon en Valencio.

Roberto López[redakti | redakti fonton]

Roberto LÓPEZ estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Dum pluraj jaroj li estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludis perkutilojn.

M[redakti | redakti fonton]

Vicente Manzano-Arrondo[redakti | redakti fonton]

Vicente MANZANO-ARRONDO estas esperantisto, laŭ la stato de 2023 vivanta en la urbo Vic, Katalunio, kiu interalie enhave kontribuis al la 77-a Hispana Kongreso de Esperanto en 2018 kaj al la UK 2023 en Torino.[1] Li doktoriĝis pri psikologio kaj pri ekonomiko ĉe la Universitato de Sevilo, kaj pri edukado ĉe la Universitato de Valadolido. Vicente Manzano-Arrondo estas aktivulo en pluraj Esperantaj organizoj, kaj partoprenas en la Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano.

Sciencaj kontribuoj (interalie)

Carmen Maymí Guillamet[redakti | redakti fonton]

Carmen Maymí Guillamet (mortis la 25-an de julio 1973) estis esperantistino en Ĝirono, kie ŝi aktivis en la Grupo "Gerona Espero", estante unu el la kunlaborantoj en la entrepreno, Gastigo de Aŭstriaj Infanoj en Hispanujo; ŝi apartenis al la Organiza Komitato de la I9.a Kongreso de Esperanto organizita de la [[Kataluna Esperanto-Federacio]] en Gerona, en la jaro 1921. Ŝi estis fratino de Dores Maymí Vualart.

Eusebio Maynar i Dupla[redakti | redakti fonton]

Eusebio Maynar i Dupla estis esperantisto en Hispanio meze de 20-a jarcento. D-ro J. Maynar Dupla, dekano de la Kemia Fakultato en la universitato de La Laguna, Kanario, iniciatis E-kurson en la nomita universitato. Sed la oficiala studenta gazeto „Arriba Espana“ aperigis mensogojn kaj kalumniojn kontraŭ la esperantistoj kaj la rektoro de la universitato, katolika pastro, pro tio ĉesigis la E-kurson. D-ro Maynar Dupla kritikis tiun decidon kaj pro tio la rektoro proponis al la hispana ministro de publika instruado, ke li eksigu d-ron Maynar el lia posteno kiel dekano, ĉar la rektoro ne volis toleri, ke subulo ne akceptu lian verdikton sen protesto. La ministro fakte akceptis la proponon kaj eksigis d-ron Maynar la 31. 12. 1948 pro defendo de Esperanto [2]

Jaime Mayólas Santigosa[redakti | redakti fonton]

Jaime Mayólas Santigosa (mortis la 19-an de oktobro 1967) estis esperantisto en Barcelono.

Jaime Miró Giné[redakti | redakti fonton]

Jaime Miró Giné (naskiĝis 1894?), fervojsto, estis esperntisto en Katalunio dum la 20-a jarcento. Li memlernis Esperanton en 1912. La ricevo — en la jaro 1926 — de la jugoslava revuo «Fervojisto» instigis lin kontakti kun la hispana peranto de la menciita revuo. Sekve de tio, aperis la Hispana Ligo de Esperantistaj Fervojistoj, kies ĉefdelegito por Katalunio li estis.

Martin Buscató Gebrat[redakti | redakti fonton]

Martin Buscató Gebrat (mortis 1973) estis unu el la plej elstaraj aktivuloj de la Esperanto-movado en Barcelona, kie multajn kursojn li gvidis. Dum sia ĉeesto en Buenos Aires (Argentino), li starigis kurson de Esperanto en "Kataluna Grupo", kaj en la unua tempo de sia esperantistiĝo li fondis Esperanto-Grupon en Rosas.

N[redakti | redakti fonton]

Pau de Nut[redakti | redakti fonton]

Pau de NUT estas kataluna esperantisto kaj muzikisto. Li estas okaza kunlaboranto de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj en ĝi ludas violonĉelon.

O[redakti | redakti fonton]

Núria Ollé[redakti | redakti fonton]

Núria OLLÉ estas kataluna esperantistino kaj muzikistino. Dum pluraj jaroj ŝi estis membro de la esperantlingva muzikgrupo Kaj Tiel Plu kaj kontribuis kiel kantistino.

Alvaro de Orriols[redakti | redakti fonton]

Alvaro de Orriols (mortis 1977) estis kataluna esperantisto loĝante en Bayonne (Francio) ekde la Hispana Enlanda Milito. Li naskiĝis en Barcelono, kaj, jam de fruaĝo, li sin donis al belartoj. Dudekjaraĝa, oni publikigis liajn unuajn literaturaĵojn en jùrnaloj kaj gazetoj en Barcelono. Kvin jarojn poste, li prezentis en Madrido sian unuan teatraĵon: "La Daga", adaptaĵo al la kastilia versfarado de la fama dramo "Lo Ferrer de Tall" de Serafí Pitarra. Orriols verkis multe; ni mencios la jenajn titolojn: "Nervio" "El Mastin de la Pedrosa", "Costa Brava" "La Pescadora de Ubiaco", "El Caudillo de Urbión". En postaj jaroj aperis la opereto "La Moza Esquiva", la dramoj "Athael", "Rosa de Sangre", post kies premiero la ĉeestantaro, entuziasmigita, subportis lin surŝultre ĝis "La Puerta del Sol". La sukcesoj de Orriols manifestiĝis ankaŭ en la Argentina Respubliko, ĉar, en teatro, oni reprezentis po tri fojojn tage liajn dramojn. Ankaŭ la dramo "Màquinas" havis grandan sukceson, preskaŭ ĉe la komenciĝo de la civilmilito. Post la milito -ekzilita en Francio- li verkis "Romence de Madrid", kiu estis, tiutempe, ege sukcesinta en diversaj landoj ekster Hispanio. Li alternigis la skulptarton kun la literaturo dum sia deviga restado. Li ĉefe verkis, tiam, en kataluna lingvo: Li estis esperantisto, kiu verkis esperantan poezion, multfoje premiita en literaturaj konkursoj, li ankaŭ tradukis la "Ciganan Romancaron" de Federico Garcia Lorca, esperanten, kion li faris ankaŭ en la katalunan.

Santiago Ortega Barbera[redakti | redakti fonton]

Santiago Ortega Barbera (mortis 1972) estis esperantisto en Maono.

P[redakti | redakti fonton]

Manuel Palet Beltrán[redakti | redakti fonton]

Manuel Palet Beltrán (naskiĝis 1904?; mortis 1971) estis esperantisto en Sabadell.

Jozefo Pascual Camarasa[redakti | redakti fonton]

Jozefo Pascual Camarasa (naskiĝis 1911? ;mortis la 24-an de marto 1964) estis esperantisto en Vic dum la 20-a jarcento.

Eusebio Pons[redakti | redakti fonton]

Eusebio Pons (naskiĝis 1905?; mortis la 5-a de novembro 1961?) estis kataluna esperantisto en la 20-a jarcento.

R[redakti | redakti fonton]

Blai Royo Monte[redakti | redakti fonton]

Blai Royo Monte (naskiĝis 1884?,mortis la 29an de julio 1963), bopatro de Vicente Hernández Llusera estis esperantisto en Katalunio dum la 20-a jarcento.

S[redakti | redakti fonton]

Teresa Sala de Bometón[redakti | redakti fonton]

Teresa Sala de Bometón (mortis la 20-a de decembro 1966) estis kataluna esperantisto en Sabadell.

José Saladrigas Escofet[redakti | redakti fonton]

José Saladrigas Escofet (naskiĝis 1903?; mortis la 7-an de septembro 1972), fervojisto, estis esperantisto en Badalona.

Pere Saumell i Vila[redakti | redakti fonton]

Pere SAUMELL i VILA (naskiĝis 1917 - mortis la 27-an de majo 2001 en Manresa, Katalunio) estis dumviva UEA-membro.

Verkoj:

  • CURSET D'ESPERANTO. Eld. la aŭtoro, Barcelona, 1981.
Citaĵo
 E-katalunlingva Cseh-metoda lernolibreto 84-paga, fotokopio de tajpita originalo sur bonkvalitan paperon, kun plasta kovrilo ilustrita per gracitalia figuro de minijupa Esperantoinstruistino, kaj aparta reprodukto de portreto de la Majstro kun lia manskribita sentenco: "Kiam la popoloj povos libere sin kompreni, tiam ili ĉesos sin malami..."

En la libreto trafe alternas kaj spritaj tekstoj de la aŭtoro, kaj iuj rakontoj el tiu mondfama metodo, kio pozitive helpas la gekursanojn, eĉ memlernantojn, facile familiariĝi en la lingvon de Zamenhof. Tamen, ankaŭ kelkaj malĝustaĵoj enŝovigis en

ĝian tekston, kiujn la aŭtoro, cetere tre prestiĝa kaj kompetenta Cseh-metoda kursgvidanto, mem povus revizii por estonta eldono, ĉar ja lia lernolibro meritas preferan lokon en tiu kampo de la Esperantoinstruado, en kiu oni parolas la katalunan lingvon. 
— VELUS. Boletín n251 (maj 1982)

Enric Sarradell i Pascual[redakti | redakti fonton]

Enric Sarradell i Pascual (naskiĝis la 4-an de majo 1893 en Sabadell, mortis la 21-an de februaro 1963 en Manresa) ankaŭ nomata Enrique Sarradel Pascual[3], kiu uzis la pseŭdonimojn Parvissimus kaj Carles de Valrà[4], jurnalisto, estis kataluna esperantisto en la 20-a jarcento. Li, kune kun la forpasintaj Sro. Oriach kaj Dro. Argemi, veturis al Graz, en la jaro 1920a, komisiitaj de la Loka Komitato por gastigo de Aŭstriaj infanoj. Li estis ano de partio Traditionalist Communion[5].

Atanasio Sinvés Ruiz[redakti | redakti fonton]

Pastro Atanasio Sinvés Ruiz (mortis 1970) sacerdoto kaj katedra-profesoro de la Liceo, estis esperantisto en Barcelono.

Mariano Solá[redakti | redakti fonton]

Mariano Solá (naskiĝis 1895; mortis 1969) estis hispana esperantisto ekde 1907 en Tarrasa. Li apartenis al Lingva Komitato kaj redaktis la revuon Kataluna Esperantisto.

T[redakti | redakti fonton]

Miguel Tarragó[redakti | redakti fonton]

Miguel Tarragó (mortis en 1972) estis esperantisto en Almatret.

Ramon Torres-Carreres[redakti | redakti fonton]

Dro. Ramon Torres-Carreres (naskiĝis 1879?; mortis la 4an de Septembro 1951) radiologo, estis kataluna esperantisto en Barcelono dum la unua duono de 20-a jarcento.

U[redakti | redakti fonton]

Nicomedes Ullar[redakti | redakti fonton]

Nicomedes Ullar (mortis 1968) estis esperantisto en San Feliu de Codines. Li edziĝis kun Maria Lenker.

V[redakti | redakti fonton]

Josep Ventura i Freixas[redakti | redakti fonton]

Josep Ventura i Freixas (mortis la 14-an de novembro 1981) estis esperantisto en Tarrasa. Josep Ventura jam en 1908 verkis esperantan poeziajon. Li tradukis en esperanton la romanon Soleco de Caterina Albert.

Francesc Vilá Costa[redakti | redakti fonton]

Francesc Vilá Costa (mortis 1969) estis kataluna esperantisto. Li verkis poemojn en Esperanto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]