João de Deus PINHEIRO, naskiĝinta la 11-an de julio1945 en Lisbono, estas portugalapolitikisto. Li estis ministro de Portugalio inter la jaroj 1982 kaj 1992, unue pri eduko kaj kulturo, ekde 1987 pri eksteraj rilatoj. Dum lia oficperiodo, Portugalio iĝis ŝtatomembro de la Eŭropa Komunumo.
Dum la jaro 2004 li por la partio PSD elektiĝis membro de la Eŭropa Parlamento. Tie li estas vicprezidanto de la grupo de Eŭropaj Popolaj Partioj, membras en la komisiono pri eksteraj rilatoj kaj vicmembro de la komisiono pri industrio, esploro kaj energio.
João de Deus Pinheiro estas membro de la partioj PSD respektive PP.