Janusz Lewandowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Janusz Lewandowski
Persona informo
Janusz Lewandowski
Naskiĝo 13-an de junio 1951 (1951-06-13) (72-jaraĝa)
en Lublino
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de Gdansko vd
Partio Civitana Platformo vd
Profesio
Okupo ekonomikistopolitikisto • atleto vd
Aktiva en StrasburgoBruseloVarsovio vd
En TTT Oficiala retejo vd
EU-Komisionano
por  Pollando
Dum 20102014
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Janusz Antoni LEWANDOWSKI [januŝ levandofski] (naskiĝis la 13-an de junio 1951 en Lublino) estas pola ekonomikisto kaj politikisto, kaj estis komisionano pri financoj en la dua Komisiono Barroso.

Li apartenas al la grupo de la liberaluloj de Gdansko, kaj estas ano de la Eŭropa Parlamento ekde la 13-a de junio 2004. Dum lia unua oficperiodo (ĝis 2009) li ankaŭ rolis kiel prezidanto de la Komisiono pri Buĝeto.

La 27-an de novembro 2009 li estis nomumita, kiel ano de la Eŭropa Popola Partio[1], Eŭropunia Komisionano pri Financa Programado kaj Buĝeto, kadre de la dua Komisiono Barroso; la nomumo ekvalidiĝos post aprobo fare de la Eŭropa Parlamento, antaŭvidita dum januaro 2010.[2]

De la jaro 2014 denove el la Civitana Platformo elektita por la Eŭropa Parlamento.

Janusz Lewandowski diplomitiĝis pri ekonomiko ĉe la Universitato de Gdansko; li doktoriĝis kaj plu deĵoris tie kiel prelegisto ĝis 1984. Li poste dunĝiĝis ĉe la Polaj Oceanaj Linioj (pole Polskie Linie Oceaniczne). Li estis prelegisto ĉe la Universitato Harvard kaj la estigisto de la Esplora Instituto pri Merkata Ekonomiko en Gdansko (pole Instytut Badań nad Gospodarką Rynkową w Gdańsku).

Li publikigis eseon pri elstaraj liberaluloj, kaj ankaŭ skribadas mallongajn artikolojn por pluraj gazetoj kaj ĵurnaloj, inter kiuj Rzeczpospolita, Gazeta Wyborcza, Parkiet, Polityka, Wprost kaj Newsweek.

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Dum la 1980-aj jaroj Lewandowski estis ekonomika konsilanto de la kontraŭkomunisma movado Solidareco, kaj en 1988 li kunfondis la liberal-kristana politika partio Liberaldemokrata Kongreso (pole Kongres Liberalno-Demokratyczny). Li rolis kiel Ministro pri Privatigo en la registaroj de Jan Krzysztof Bielecki (1990-1991) kaj Hanna Suchocka (1992-1993). Liaj plej elstaraj sukcesoj estis la ekestigo de la Borso de Varsovio kaj la privatiga programo Powszechnej Prywatyzacji.

Lewandowski malgajnis sian postenon kiel parlamentano okaze de la balotoj en 1993, kaj laboris kiel internacia fakulo inter 1994 Civitana Platformo / kaj 1997. Post la kunfandiĝo de la Liberaldemokrata Kongreso kaj de la Demokrata Unio (Unia Demokratyczna), en 1994 li iĝis ano de Unio de Libereco / Unia Wolności, kaj en 1997 reiĝis parlamentano, kiel ano de Unio de Libereco. Kun Donald Tusk kaj aliaj liberaluloj li sekve eliris de Unio de Libereco kaj starigis la novan partion Civitana Platformo / Platforma Obywatelska, en kies listoj li estis denove elektita kiel parlamentano en 2001. Ekde 2003 li rolis kiel observisto en la Eŭropa Parlamento.

Okaze de la eŭropaj balotoj de la 13-an de junio 2004 li kandidatiĝis kiel reprezentanto de Civitana Platformo / Platforma Obywatelska en la balotada regiono #1 (Pomeria Provinco) kaj ricevis 79 879 voĉdonojn (=20.17%, la plej bona rezulto en la tuta provinco). La 23-an de julio 2004 li estis elektita kiel estro de la Parlamenta Komisio pri Budĝetoj.

De la jaro 2014 denove el la Civitana Platformo elektita por la Eŭropa Parlamento.

Lewandowski kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En 2009, polaj esperantistoj kontaktis plurajn polajn eŭropajn parlamentanojn por inviti ilin pluesplori la potencialon de Esperanto kiel pontlingvo en Eŭropa Unio. Janusz Lewandowski, antaŭ ne longa tempo elektita kiel eŭropunia komisionano pri buĝeto, respondis favore al la letero, kaj invitis al sia oficejo anoj de la Iniciata Grupo "Esperanto por Eŭropa Unio" sinjorojn Kazimierz Krzyżak kaj la vicprezidanton de Pola Esperanto-Asocio (PEA), Eduardo Kozyra. Post la interparolo, Lewandowski deklaris sian emon sendi specialan eŭropunian delegitaron al la 95-a Universala Kongreso en Havano (somero 2010). La propono estis bedaŭrinde rifuzita de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU} kaj Universala Esperanto-Asocio (UEA), ne sciante uzi eble ununuran historian okazon kaj ŝancon por Esperanto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]