Janusz Budzanowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Janusz Budzanowski
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1922 (1922-11-30)
Morto 23-an de septembro 1939 (1939-09-23) (16-jaraĝa)
Tombo Parish Cemetery
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
vdr

Janusz Budzanowski (naskiĝis en 1923, mortis la 23-an de septembro 1939) – pola skolto, partoprenanto de la defendo de Grodno en 1939.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en familio de komunuma aŭtonomiisto kaj deputito de Pola Respubliko Teofil Budzanowski. Lernanto de la Ŝtata Gimnazio kaj Vira Liceo je la nomo de Adam Mickiewicz en Grodno. Septembre 1939 dum la defendo de Grodno senmovigis unu de sovetaj tankoj ĉe la strato Hoover, estis tamen de la tanko pripafita de peza maŝinpafilo. Grave vundita en la ventro kaj kruroj (trovita surstrate de profesoro Pindelski kaj lia filo) mortis pro la vundoj la 23-an de septembro 1939.

Lia tombo troviĝanta en katolika tombejo estas unusola konservita tombo de mortfalinta defendinto de la urbo. Pri ĝi zorgas loka filio de la Asocio de Poloj en Belorusio kaj la Societo de Amikoj de Grodno kaj Vilno.

Literaturo[redakti | redakti fonton]