József Spielmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Spielmann
Persona informo
Naskiĝo 9-an de majo 1917 (1917-05-09)
en Răzoare
Morto 28-an de aŭgusto 1986 (1986-08-28) (69-jaraĝa)
en Târgu Mureș
Ŝtataneco Rumanio
Alma mater "King Ferdinand I" University
Familio
Infano Mihály Sebestyén
Okupo
Okupo kuracisto • historiisto de medicino
vdr

SPIELMANN József (spilman) estis rumanuja hungara kuracisto, medicinhistoriisto, universitata profesoro naskita en Mezővelkér la 9-an de majo 1917 kaj mortrinta en Târgu Mureş la 28-an de aŭgusto 1986. Li estis la patro de historiisto kaj verkisto Mihály Sebestyén.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Spielmann akiris diplomon de kuracisto en 1943 en Kolozsvár, poste laboris en la katedro de medicinhistorio. Dum la lastaj jaroj de la dua mondmilito li estis laborservulo. Inter 1945-50 li estis kunlaboranto de profesoro Valeriu Bologa kaj ekde 1950 ĝis sia morto li gvidis la medicinhistorian katedron en Târgu Mureş.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A hazai orvostudomány történetéből (összeáll., Bukarest, 1957);
  • De la medicină empirică lamedicină ştiinţifică (Bukarest, 1961);
  • Másoknak világítva. Mátyus István életregénye (biografia romano) (Bukarest, 1969);
  • A közjó szolgálatában (Bukarest, 1976);
  • Az orvostudomány története (Marosvásárhely, 1980);
  • Betegség, orvoslás, társadalom. Az orvosi szociológia vázlata (Bukarest, 1984).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Kapronczay Károly: S. J. (Orvosi Heti lap 1987. 28. sz.).

Fontoj[redakti | redakti fonton]