József Janiga
József Janiga | |
---|---|
Busto pri József Janiga | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de marto 1946 en Štúrovo |
Morto | 5-an de majo 2004 (58-jaraĝa) en Veľký Meder |
Lingvoj | slovaka • hungara • rusa |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio • Slovakio |
Alma mater | Universitato Komenio en Bratislavo |
Okupo | |
Okupo | pentristo ilustristo grafikartisto drawing teacher (en) |
József Janiga [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Janiga József estis hungara pentristo, ilustristo, instruisto.
József Janiga [1] naskiĝis la 21-an de marto 1946 en Štúrovo (Ĉeĥoslovakio, nuntempe en Slovakio), li mortis la 5-an de majo 2004 en Veľký Meder (Ĉeĥoslovakio, nuntempe en Slovakio).
Biografio[redakti | redakti fonton]
József Janiga apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li akiris pedagogian diplomon en Pedagogia Altlernejo de Nitro en 1968. Inter 1968–1982 li instruis en bazlernejo de Zemianska Olča, poste en Veľký Meder. En 1988 li estis aktiva ankaŭ en la politiko, li strebis por rajtoj de la hungara minoritato. En 1996 li iĝis trudemerito, ĉar lia dekstra brako paraliziĝis. Dum la aktivaj jaroj somere li pentradis ankaŭ en Hungario. Post la malsano li lernis pentri per la alia mano. Li pentradis pejzaĝojn kaj li ilustradis plurajn librojn. Li ricevis 3 premiojn inter 1997-2004. Li havis edzinon.
El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Nitro (1967)
- Szeged (1967)
- Komárno (1974)
- Nové Zámky (1983)
- Bratislavo (1994, 1995)
El kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]
- Önarckép 1.
- Fények világ
- Csallóközi táj
- Búzatábla
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- bazlernejo de Veľký Meder
- busto en Veľký Meder (2007)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-05-16 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-05-16 per la retarkivo Wayback Machine