József Gelei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Gelei
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1885 (1885-08-20)
en Arcuș
Morto 20-an de majo 1952 (1952-05-20) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater John Sigismund Unitarian Academy
Familio
Infano Gábor Gelei
Okupo
Okupo biologozoologo
TTT
Retejo https://sites.google.com/site/geleycsalad/home/gelei-jozsef
vdr

GELEI József estis hungara zoologo, universitata profesoro naskita en Árkos la 20-an de aŭgusto 1885 kaj mortinta en Budapest la 20-an de majo 1952.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La universitaton Gelei finis en Koloĵvaro, en 1909 li estis asistanto de István Apáthy, en 1912–13 li faris zoologiajn eksperimentojn en universitatoj de München, resp. en Würzburg. En 1914 li iĝis privatprofesoro de la universitato. Ekde 1919 li estis iom da tempo instruisto de unitariisma gimnazio. Ekde 1924 li instruis en la universitato de Szeged. Ekde 1945 li estis profesoro en la medicina fakultato, gvidanto de biologia instituto de Szeged. En 1935–36 kaj en 1937–38 li estis rektoro de la universitato.

Verkoj ĉefaj[redakti | redakti fonton]

  • A chromosomák hosszanti párosodása s e folyamat örökléstani jelentősége (Bp., 1920–21);
  • A potentia prospectiva és a differenciálódás (Bp., 1926);
  • Adatok a sejt biológiájához (Bp., 1927);
  • Das erregungsleitende System der Ciliaten (Lisbonne, 1935);
  • Herman Ottó az életbúvár (Szeged, 1935);
  • Állati tökéletesség a véglény fokán (Szeged, 1940);
  • Feinstrukturen einzelliger Organismen (Jena, 1943);
  • Biológia orvostanhallgatók részére (Szeged, 1950);
  • Az egysejtűek morphogenesise, tekintettel Szevercov morphogenetikus alapelveire (1951).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Zólyomi Bálint: G. J. (Akad. Ért. 1952);
  • Varga Lajos: G. J. emlékezete (Állattani Közl. 1954);
  • Maucha Rezső: In memoriam J. G. (Acta Biol. 1954 5. sz.

Fonto[redakti | redakti fonton]