Ivo Baueršíma
Ivo Baueršíma | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de septembro 1931 (92-jaraĝa) en Jihlava |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Svislando |
Alma mater | Ĉeĥa Universitato Teknika ĉe Prago |
Familio | |
Infano | Igor Bauersima (en) |
Okupo | |
Okupo | astronomo topographer (en) universitata instruisto surveyor (en) |
Ivo BAUERŠĺMA (naskiĝis la 17-an de septembro 1931 en Jihlava, Ĉeĥoslovakio) estas ĉeĥdevena svisa astronomo kaj termezuristo.
Li estas patro de la dramisto kaj surscenigisto Igor Bauersima.
Vivo[redakti | redakti fonton]
Li studis ĉe la Fakultato de Geodezio de la Ĉeĥa Teknika Universitato de Prago, ĉefe pria temo estis Geodezia astronomio. La laboro pri lia disertaĵo estis interrompita en 1968 pro la Invado en Ĉeĥoslovakion fare de la trupoj de la Varsovia Traktato. En aŭgusto 1968 li migris en Svision kun sia edzino Nadia kaj ilia filo Igor.
Li laboris de 1968 ĝis 1977 kiel helpanto ĉe la Institoto de Astronomio de la Universitato de Berno kaj ricevis sian Ph.D en 1976.
Kun Paul Wild, li malkovris la asteroidon 9711 Želetava la 7-an de aŭgusto 1972.