Saltu al enhavo

Istvánné Vass

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Istvánné Vass [iŝtvAnE vaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vass Istvánné estis hungara politikisto, parlamentano, unua ina prezidanto de la hungara parlamento, laboristo. Ŝia naskiĝnomo estis Erzsébet Metzker [erĵEbet mecker].

Istvánné Vass [1] naskiĝis la 20-an de marto 1915 en Budafok, ŝi mortis la 8-an de aŭgusto 1980 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Istvánné Vass frekventis gimnazion nur unu jaron, poste ŝi eklaboris kiel simpla laboristo. En 1939 ŝi aliĝis al la socialdemokratoj, en 1945 al la komunistoj. En la sekvaj jaroj ŝi havis diversajn postenojn en la partio aŭ en ties filioj. Ekde 1953 ĝis sia morto ŝi estis parlamenta deputito. Ŝi estis vicparlamentestro inter 1955 kaj 1963, poste parlamentestro, fine denove vicparlamentestro ĝis 1970. Tiutempe ŝi havis ankaŭ signifajn postenojn en la Hungara Socialista Laborista Partio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]