István Vásáry (politikisto)
István Vásáry | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 29-an de januaro 1887 en Debrecen | ||||
Morto | 25-an de aŭgusto 1955 (68-jaraĝa) en Debrecen | ||||
Tombo | Debreceni köztemető vd | ||||
Religio | Kalvinismo vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Partio | Sendependa Civita Partio de Teretposedantoj kaj Terlaboristoj Hungarian Independence Party (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ekonomikisto politikisto ŝtata funkciulo vd | ||||
Aktiva en | Budapeŝto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
István Vásáry [iŝtvAn vAŝAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vásáry István estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, urbestro.
István Vásáry [1] naskiĝis la 29-an de januaro 1887 en Debrecen. Li mortis la 25-an de aŭgusto 1955 en Debrecen.
Biografio[redakti | redakti fonton]
István Vásáry lernis juron en sia naskiĝurbo en akademio, sed li doktoriĝis en Kolozsvár en 1909. Li eklaboris en municipo de Debrecen. Dum la Hungara Sovetrespubliko li aliĝis al la socialistoj. Li estis vicurbestro en 1925, urbestro inter 1928-1935, sed poste li estis false akuzita, fine li estis trudemerito. Li estis elektita parlamenta deputito en 1939 jam helpe de Etbienula Partio. Depost alveno de Ruĝa Armeo li denove estis urbestro de Debrecen. Li estis ankaŭ provizora deputito, samtempe ministro pri financo en Provizora Nacia Kabineto. En 1945 li denove elektiĝis parlamentano. En 1947 la ŝtato senrajte forprenis la mandaton de Vásáry, tial li forlasis la politikan vivon. Lastfoje li estis helplaboristo.