István Szodfridt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Szodfridt
Persona informo
Naskiĝo 7-an de novembro 1930 (1930-11-07)
en Győr
Morto 13-an de majo 2011 (2011-05-13) (80-jaraĝa)
en Sopron
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Minada kaj Arbarkultura Altlernejo
Okupo
Okupo dendrologo • universitata instruisto • inĝeniero
vdr

István Szodfridt [iŝtvAn sodfrid], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Szodfridt István estis dendrologo, hungara inĝeniero pri arbaroj, altlerneja instruisto.

István Szodfridt[1] naskiĝis la  7-an de novembro 1930(nun 1930-11-07) en Győr, li mortis la 13-an de majo 2011 en Sopron.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Szodfridt maturiĝis en benediktana gimnazio en sia naskiĝurbo en 1949, poste li akiris arbarinĝenieran diplomon en Arbarkultura Altlernejo (Sopron) en 1953. Inter 1954-1958 li havis postenojn en arbara bieno ĉe Keszthely, poste 25 jarojn en instituto. Inter 1965–1983 li laboris en arbaroj ĉe Kecskemét, tiutempe li estis signifa subtenanto de profesia dialogo inter arbaristoj, botanikistoj kaj ekologiistoj, krome li faris gravajn dendrologiajn esplorojn. Intertempe li doktoriĝis en 1964, post 3 jaroj li kandidatiĝis. Inter 1983–1995 li instruis en Arbarkultura kaj Lignaĵindustria Universitato. Li edziĝis en 1960, lia edzino naskis 2 filojn en 1961 kaj 1964. Li ricevis premiojn inter 1986-2006.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A táji erdőművelés kérdéséhez. (1958)
  • Die Vegetation und die ökologischen Verhältnisse des Naturschutzareals bei Kunbaracs. (kunaŭtoro, 1967)
  • Vízgazdálkodási vizsgálatok homoki talajokban. (1974)
  • A fafajok elegyítése. (1987)
  • Erdészeti termőhelyismeret-tan. (longtempe studenta lernolibro, 1994)
  • Az ásotthalmi tanulmányi erdő. (2007)
  • Tölgyes erdő Kecskemét határán. – Az őshonosság kérdéséről. (2011)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.