Saltu al enhavo

István Seri

El Vikipedio, la libera enciklopedio

István Seri [iŝtvAn ŝeri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Seri István estas hungara-usona kuracisto, profesoro, membro (honora (2016)) de Hungara Scienca Akademio.

István Seri [1] Arkivigite je 2016-05-01 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 15-an de aprilo 1951 en Szombathely.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Seri akiris medicinan diplomon (MD) en Universitato Semmelweis en 1976, poste sciencan gradon (Ph.D) en 1985. Inter 1976-1981 li laboris en la menciita universitato kaj ties kliniko, inter 1984-1985 li esploris en Karolinska Institutet en Stokholmo, poste li vivis plurajn jardekojn en Usono en hospitaloj de Bostono, Universitato de Pensilvanio, ekde 2001 Universitato de Suda Kalifornio, privata universitato en Novjorko. Li okupiĝas pri malsanoj de beboj. Li ricevis hungaran kaj usonan premiojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Regional hemodynamic effects of dopamine in the indomethacin-treated preterm infant... (2002)
  • Dose-dependent hemodynamic and metabolic effects of vasoactive medications in normotensive, anesthetized neonatal piglets (2011)
  • Transitional Hemodynamics in Preterm Neonates: Clinical Relevance. (2016)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • en 2001 Universitato de Pensilvanio fondis premion pri "Istvan Seri"

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.