István Eliezer Barzilay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Eliezer Barzilay
Persona informo
Naskiĝo 21-an de julio 1906 (1906-07-21)
en Brad
Morto 23-an de julio 1981 (1981-07-23) (75-jaraĝa)
en Tel-Avivo
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto vd
vdr

István Eliezer BARZILAY, origina familinomo Kugel, estis rumania hungara-izraela ĵurnalisto, rakontisto, poeto. Li naskiĝis en Brád la 21-an de julio 1906 kaj mortis en Telavivo la 23-an de julio 1981.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Eliezer Barzilay finis la mezlernejon en Deva kaj Kluĵo. Lia unua poemvolumo aperis en Deva en 1926, lia novelovolumo en Kluĵo en 1937. De 1924 li estis kunlaboranto de Új Kelet de Kluĵo, kaj kiel ties raportisto li alvenis en Palestino en 1938. Li estis por jaroj raportisto de Est Lapok de Budapeŝto el Transilvanio. En 1948 kiam la Új Kelet denove aperis, li fariĝis ĝia redaktoro en Telavivo. En 1961 li ricevis Nordau-premion.

Fonto[redakti | redakti fonton]