Imre Lósy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Imre LOSY [lOŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lósy Imre estis hungara pastro, primaso, ĉefepiskopo, episkopo, abato. Lia familia nomo aperis ankaŭ en formoj Loosy kaj Lósi.

Imre Lósy [1] naskiĝis en la 1580-aj jaroj en Nagylós. Li mortis la 7-an de novembro 1642 en Nagyszombat (nuntempa Trnava en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Lósy devenis el kalvinana familio, sed li frue prenis la katolikan religion. Li komence lernis en Vieno, poste en Romo. En 1604 li pastriĝis kaj post 2 jaroj li hejmenvenis kaj li estis kanoniko aŭ ĉefdekano en diversaj urboj de Supra Hungarujo. Baldaŭe li ricevis la postenojn aŭ ekleziajn rangojn:

En 1642 li fondis novan lernejon por pastroj, krome li fondis monaĥejon. Li kun permeso vizitis tiujn regionojn, kiujn la Turka Imperio okupis de Hungara reĝlando.

Fontoj[redakti | redakti fonton]