Hooseek

El Vikipedio, la libera enciklopedio

HooSeek estas multmotora serĉilo, kiu montras sian diferencon proponante novan komforton al uzantoj. La unua versio estis lanĉita en novembro 2006, la publika versio en septembro 2007.


Prezentado[redakti | redakti fonton]

HooSeek kreiĝis ĉirkaŭ la koncepto SuperMoteur. Tio signifas, ke la uzanto liberiĝas de la kutime uzata serĉilo kaj disponas musklake la plej bonajn serĉilojn. Li do povos facile ŝanĝi, se li ne trovas la atenditan rezulton. Hooseek proponas ankaŭ serĉadon laŭ aliaj temoj kiel bildoj, vortaroj, ktp.


La novaj komforteroj[redakti | redakti fonton]

  1. Seeker: universala lifto kiu neniigas la "sekvan paĝon". Serĉinte ne plu necesas alklaki la kampon "sekva paĝo" por vidi la 20 sekvajn rezultojn, ili estas ŝarĝitaj aŭtomate.
  2. SeekCare: tio estas servo, kiu baziĝas je la principo "1 serĉo - 1 donaco". La uzantoj elektas ĝis 4 ne-registarajn organizojn, kiuj ricevos por ĉiu serĉo farita ĉe hooseek monsumon de la ttt-ejo.
  3. SeekEasy: tio estas interaga memorejo, kiu troviĝas sur ĉiu rezultpaĝo. La uzanto trovinta interesan ttt-ejon, povas facile dividi ĝin kun amikoj aŭ kolegoj. Tre utila, kiam necesas verki teman dosieron pri ttt-ejoj.


La estraro[redakti | redakti fonton]

  • Thomas Barbey, direktoro.
  • Corentin Vigouroŭ, komputikisto.
  • Aline Braz, vendisto.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]