Hom-Idyomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hom-Idyomo estas esperantido proponita en 1923 de LascarioCipriano Cárdemas (kolombiano naskita en 1858). La aŭtoro celis ke lia projekto helpu la pacon de la homaro kaj ke lia lingvo anstataŭigu la latinan kiel internacian lingvon. Laŭ la aŭtoro, lia projekto havas pli grandan vortprovizon ol Esperanto, per multaj aldonoj de radikoj kaj finaĵoj de angla lingvo.

Gramatiko[1][redakti | redakti fonton]

Ĝi tre similias Esperanton. Krom ĉefe angladevena vortaro, la ĉefaj diferencoj estas -y anstataŭ -s en verbofinoj kaj la prepozicio a por akuzativo (simile al na):

  • Maria dilektay a Julio. (Maria amas Julion).
  • Peter vulnerey a Jhon. (Peter vulneris Johanon).

En Hom-Idyomo la uzo de a antaŭ substantivoj, kiuj estas objektoj de verboj, estas bezonata, ĉar tiu lingvo ne havas kazajn deklinaciojn, sed li limigas tiun uzon tiel, ke a aperas nur antaŭ rektaj objektoj indikantaj personojn kaj proprajn nomojn.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Cárdenas publikigis sian lingvon en la hispana kaj en la angla lingvoj:

  • "Hom-idyomo - proyecto de lengua auxiliar internacional." Vieno: Manz, 1921 324 p.
  • "Hom-idyomo: outline of an auxiliary international language without declinations and absolutely phonetic." Leipzig: Fischer & Wittig, 1923. 376 p.
  • Ivan A. Derzhanski: Language Profile: Hom-Idyomo (C. Cárdenas). Journal of Planned Languages 18:11-15.
  • Bernard Golden. Boletín n245 (maj 1981), pĝ 7-9.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

  • La cyenco no havay dirite ankore la ultima parolo pri la tuberkuloso kay la kancero. (La scienco ne diris ankoraŭ la lastan parolon pri la tuberkulozo kaj la kancero).
  • Mi opiniay ke la projekto no estay kompleta. (Mi opinias ke la projekto ne estas kompletita).


Nombroj (1-10): uni, du, tri, kwatri, cinki, sesi, septi, okti, noni, deko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Esperanto-movado en Kolombio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bernard Golden. Boletín n245 (maj 1981)