En la distrikto funkcias Esperanto-grupo, nomata "La Ratkaptista Bando", kiu kunvenas regule ĉiun duan semajnon en kultura centro de la najbara urbo Hameln kaj intense kunlaboras kun la najbaraj samcelaj grupoj. Sian administran adreson la grupo havas en Hessisch Oldendorf. En la urbo ankaŭ estas gastiganto de Pasporta Servo.