Harry Dean Stanton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Harry Dean Stanton
Persona informo
Harry Dean Stanton
Naskiĝo 14-an de julio 1926 (1926-07-14)
en Irvine
Morto 15-an de septembro 2017 (2017-09-15) (91-jaraĝa)
en Cedars-Sinai Medical Center
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per spirhalto vd
Tombo Blue Grass Memorial Gardens and Mausoleum vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Kentukio • Pasadena Playhouse • Lafayette High School vd
Profesio
Okupo filmaktoro
muzikisto
ĝenra aktoro
kantisto
televida aktoro
aktoro vd
Aktiva dum 1954–2017 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Harry Dean STANTON (naskiĝis la 14-an de julio 1926 en Irvine, Kentukio, Usono, mortis la 15-an de septembro 2017 en Los-Anĝeleso) estis usona aktoro, muzikisto kaj kantisto.

La kariero de Stanton daŭris dum kvindek jaroj kaj li povas esti vidita en filmoj kiel ekzemple Cool Hand Luke, Kelly's Heroes, Paris, Texas, Dillinger, Alien, Repo Man, The Last Temptation of Christ, Wild at Heart, The Green Mile, The Godfather Part II kaj The Promise. Ĉe la fino de la 2000-aj jaroj, li havis regulan rolon en la televidserialo Big Love sur la kanalo HBO.

Stanton ankaŭ estis muzikisto kaj kantisto kaj li ludis multe da kontreo. Stanton ekzamenis la Universitaton de Kentukio en Lexington, Kentukio, kie li studis ĵurnalismon. Li poste studis ĉe la Pasadena PlayHouse en Pasadena, Kalifornio, kie liaj samklasanoj inkludis siajn proksimajn amikojn Tyler MacDuff kaj Dana Andrews [1]. Stanton estis veterano de la Dua Mondmilito, kiam li estis postenigita en la Usona Mararmeo. Li funkciis kiel kuiristo dum la Batalo de Okinavo kontraŭ japanaj trupoj inter aprilo kaj junion 1945 [2][3].

Kune kun Bob Dylan, li ludis en Pat Garrett and Billy the Kid (1973). Li ankaŭ aperis en la filmo Renaldo and Clara de Dylan, kie li kantis kun Dylan kaj Joan Baez.

La lasta filmo en kiu li ĉefrolis estis Frank & Ava, kiu premieris la jaron post lia morto.

La influa filmkritikisto Roger Ebert formulis la Stanton-Walsh regulon, kiu deklaras ke neniu filmo en kiu ĉefrolas M. Emmet Walsh aŭ Stanton povus esti totale malbona [4].

Filmografio (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1967 – Cold Hand Luke
  • 1979 – Alien - Brett
  • 1992 – Twin Peaks – Fire Walk with Me* - Carl Rodd
  • 1984 – Repo Man - Bud
  • 1984 – Paris, Texas - Travis Henderson
  • 1986 – Pretty in Pink - Jack Walsh
  • 1990 – Wild at Heart - Johnnie Farragut
  • 1998 – Fear and Loathing in Las Vegas - dommeren
  • 1999 – The Green Mile - Toot-Toot
  • 2012 – The Avengers - sikkerhetsvakt
  • 2017 – Lucky - Lucky
  • 2018 – Frank & Ava - sheriff Lloyd


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pulver, Andrew, "Harry Dean Stanton, cult American actor, dies aged 91", 16 September 2017.
  2. Navy Muster Roll for USS LST-970. www.fold3.com (November 1945).
  3. Valby, Karen (May 26, 2006). "Harry Dean Stanton is wild at heart". Entertainment Weekly. ISSN 1049-0434.
  4. nakrologo de Harry Dean Stanton, la 15an de septembro 2017,The Guardian

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]