Hans Wacker
Hans Wacker | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de decembro 1868 en Duseldorfo |
Morto | 26-an de marto 1958 (89-jaraĝa) en Ferch |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Hans WACKER, aŭ Hans Wacker-Elsen (21a de decembro 1868 kiel Johann Heinrich Wacker en Düsseldorf; 26a de marto 1958 en Ferch ĉe Schwielowsee), estis germana pentristo.
Li havis ankaŭ du filojn en la mondo de arto nome Otto Wacker kaj la same pentristo Leonhard Wacker. En 1928 la Wacker-skandalo skuis la artomondon. La erotik-dancisto Otto Wacker, filo de Hans, ofertis en Berlino aron de pentraĵoj de Vincent van Gogh, kiujn pentris verŝajne lia patro Hans Wacker aŭ lia frato Leonhard Wacker. Skandalo estiĝis, ĉar la aŭtenteco de tiuj bildoj estis unue atestita de fakuloj. La en 1928 publikigita Van-Gogh-verkaro de Jacob Baart de la Faille entenis 33 Wacker-falsaĵojn, kies aŭtenteco estis poste revokita. La lasta eldono de la verkaro de la Faille publikiĝis en 1970 kaj estas ĝis nun referenca verko. Ĝi entenas 913 olebildojn, kiuj tamen ŝajne ne ĉiuj rezistas al kritika kontrolo.