Guatire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guatire
urbo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 1221
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 187 262  (2011) [+]
Loĝdenso 875 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 10° 28′ N, 66° 32′ U (mapo)10.471666666667-66.540555555556 [+]
Alto 328 m [+]
Areo 214 km² (21 400 ha) [+]
Guatire (Miranda)
Guatire (Miranda)
DEC
Situo de Guatire
Guatire (Venezuelo)
Guatire (Venezuelo)
DEC
Situo de Guatire

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Guatire [+]
vdr


Guatire estas urbego en norda Venezuelo, en subŝtato Miranda (Venezuelo). Ĝi apartenas al urbaro de Karakaso kaj ĝi kontaktiĝas jam kun Guarenas.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Panoramo en Guatire

Guatire situas en norda Venezuelo en proksimeco de Kariba Maro. Santa Teresa del Tuy troviĝas 30, Petare 31, Baruta 38, Karakaso 42, Cúa 51, Turmero 107, Marakajo 119, Valencio (Venezuelo) 164, Barcelono (Venezuelo) 204, Barquisimeto 308, Coro (Venezuelo) 358, Maturín 376, Bolívar (urbo) 419, Barinas (Barinas) 452, Guayana (urbo) 486, Cabimas 537, Marakajbo 559, San Cristóbal (Venezuelo) 693 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉefvojo en Guatire

Ne ekzistas fiksa dato pri fondo de Guatire. Post koloniado de hispanoj sklavoj laboris en la bienoj. En 1680 oni komencis fondi paroĥon, la unua kirko en 1768 estis konstruita. En la malfrua 18-a jarcento Guatire estis unu el la vilaĝoj en nordcentra Venezuelo, kiu aliĝis al la ribelo kontraŭ la monopolo de kompanio.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Bazo de la ekonomio en Guatire estas la agrikulturo, ĉefe sukerkano. Aliaj produktaĵoj estas ameloj, tuberoj kaj bananoj.

Strato en Guatire
Kirko en Guatire

Klimato[redakti | redakti fonton]

Guatire situas en tropika klimato, kie la averaĝa jara temperaturo estas inter 28 °C. La varmo estas kutime pli alta en marto kaj aprilo. En decembro kaj la unuaj du semajnoj de januaro la temperaturo falas konsiderinde. La pluvsezono daŭras de majo al decembro, la pluvo estas tre intensa en julio. Estas seka sezono inter februaro kaj aprilo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Guatire havas trairan ĉefvojon inter Karakaso kaj marbordo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]