Grumpy Cat

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Grumpy Cat (pron.: grampi ket, tradukebla kiel ~„Grumblema Kato”), originale Tardar Sauce (tordita formo de la angla tartar sauce, tatara saŭco” ) naskiĝis en Usono, la 4-an de aprilo 2012, mortis la 14-an de majo 2019 samloke[1]. Ĝi estis ina hejma kato kaj interreta famulo, kiu famiĝis pro siaj morozaj „vangomienoj”. La buŝo de la kato ĉiam kliniĝis suben ĉirkaŭ la buŝo, sed la morozecon fortigas, ke ĝiaj brovoj ŝajnis estis kuntiritaj. Ŝia posedanto (Tabatha Bundesen el Arizono) sciigis, ke la vango-esprimon kaŭzas naneco (nanokresko, etkresko).

La kato ekfamiĝis en 2012, kiam frato de Tabatha, Bryan, surmetis foton sur Reddit, la 22-an de septembro. La foto atingis ene de 48 horoj sur la fotodividilo Imgur pli ol 1 milionon de viditeco. Pli poste oni skribis humurajn aŭ morozajn notojn sub la fotojn. La moroz-vangaj kataj fotoj disvastiĝis kiel interretaj memoj. La katino havas propran Facebook-paĝon („The Official Grumpy Cat”), dum la posedanto, iama kelnerino Tabatha iĝis riĉulino danke al la kato.

Referenco[redakti | redakti fonton]

  1. @RealGrumpyCat (2019-05-17). Some days are grumpier than others .... Twitter. Alirita 2024-05-08.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]