Saltu al enhavo

Graciela Morgado Rodriguez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Graciela Morgado Rodriguez
Persona informo
Naskiĝo 19-a de aŭgusto 1962
en Kubo Santiago de Kubo, Kubo
Lingvoj hispanaEsperanto
Ŝtataneco Kubo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Graciela MORGADO RODRIGUEZ (naskiĝis la  19-an de aŭgusto 1962(nun 1962-08-19) en Contramaestre, Santiago de Kubo) esperantistiĝis en 1995. Ŝi estas aktiva esperantistino kaj E-instruistino, kiu organizis la movadon en Contramaestre, Santiago de Kubo. Ŝi fondis kaj reĝisoris la kulturan projekton Amindaj, kiu debutis dum la 95-a UK (Havano 1990). La grupo registris tri KD-ojn ĉe Vinilkosmo; en 2017 ili gajnis la premion por Plej bona originala muziko en la Internacia Filmetkonkurso Teo kaj Amo, organizita de Ĉina Radio Internacia, kiun Graciela ricevis en Ĉinio.[1] Graciela ankaŭ fondis Teamo Baĉata fine de 2013 kun kelkaj muzikistoj de la bando Amindaj kun la celo disvastigi Esperanton pere de latinamerikaj ritmoj ili debutis dum la Kuba Esperanto-Renkontiĝo (KERo) 2014, okazinta en Viñales, Pinar del Río, kun tre bona akcepto de la publiko.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2018-01) Kongresa libro_9-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (PDF) (esperante), Havano, Kubo: Kuba Esperanto-Asocio.
  2. “Intervjuo al…Graciela Morgado Rodríguez”, Esperanto.cu (eo) (4-2016), p. 12. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]