Grace Hopper

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grace Hopper
Persona informo
Naskonomo Grace Brewster Murray
Naskiĝo 9-an de decembro 1906 (1906-12-09)
en Nov-Jorko
Morto 1-an de januaro 1992 (1992-01-01) (85-jaraĝa)
en Arlington
Tombo Arlingtona nacia tombejo
Lingvoj angla
Loĝloko Nov-Jorko
Ŝtataneco Usono
Alma mater Vassar College • Universitato YaleUniversitato Yale • Wardlaw-Hartridge School
Familio
Patro Walter Fletcher Murray
Patrino Mary Campbell van Horne
Edz(in)o Vincent Foster Hopper (en) Traduki (1930–1945)
Okupo
Okupo matematikisto
universitata instruisto
programisto
komputosciencisto
mararmea oficiro
fizikisto
Verkoj FLOW-MATIC
vdr

Grace Brewster Murray HOPPER (naskita Grace Brewster Murray; 9a de decembro, 1906 - 1a de januaro, 1992) estis usona komputikisto, matematikisto, kaj mararmea subadmiralo. Ŝi estis pioniro de komputila programado. Hopper kreis teorion de maŝin-sendependaj programlingvoj, kaj la FLOW-MATIC programlingvo. Ŝia teorio poste estis uzata por krei Kobolon, fruan altnivelan programlingvon kiu estas daŭre uzata hodiaŭ.