Gouessant

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gouessant
rivero
Bazaj informoj
Longeco 41 km
Fluo
- Alteco super marnivelo 316 m
Enfluejo Manika Markolo
(Atlantiko)
- Alteco 0 m
Geografio
Alfluantoj Bretonujo
Rivero en Francujo (Eŭropo)
vdr

La Gouessant estas almara rivero 41 kilometrojn longa, en norda Bretonujo, Francujo. Ĝi enfluas en la Manikon ĉe Morieux en la golfeton de Sankta Briego, en estuareto.

Ĝi naskiĝas apud Collinée. Ĝia fonto situas 316 metrojn alta. Ĝi trafluas la urbon Lamballe.

De Pont Rolland al la kapelo Saint Maurice[redakti | redakti fonton]

Piedĉirkaŭiro en la regiono de Morieux

Laŭlonge de la enfluejo, pado sekvas la riveron de Pont Rolland al la kapelo Saint Maurice de Morieux, laŭ la dekstra bordo. La promenado daŭras tri kvaronoj de horo.

Je Pont Rolland, situas la baraĵo almonte kaj la akvocentralo alvale. Ĝi estis konstruita en 1935. Pont Rolland situas en la komunumo de Hillion.

La akvocentralo de Pont Rolland sur la rivero Gouessant

En tiu enfluejo, la rivero fosis profunde la rokegojn.

La enfluejo de la rivero Gouessant en la Maniko