Gottschalk Diedrich Baedeker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gottschalk Diedrich Baedeker
Persona informo
Naskiĝo 13-an de julio 1778 (1778-07-13)
en Essen
Morto 23-an de marto 1841 (1841-03-23) (62-jaraĝa)
en Essen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Familio
Infanoj Julius Baedeker • Eduard Baedeker • Karl Baedeker • Adolph Baedeker
Okupo
Okupo eldonisto
book printer (en) Traduki
librovendisto
presisto
vdr

Gottschalk Diedrich Baedeker, alia skribmaniero Gottschalk Diederich Baedeker (naskiĝinta la 13-an de julio 1778 en Essen; mortinta la 23-an de marto 1841 samurbe) estis germana eldonisto kaj librovendisto. Li fondis la eldonejon G. D. Baedeker en Essen.

Tombo de Baedeker sur la Orienta Tombejo de Essen

Vivo[redakti | redakti fonton]

En la 18-a jarcento membroj de familio Baedeker fondis en Essen kaj Dortmundo unuajn gazetojn kaj eldonejojn. Gottschalk Diederich Baedeker naskiĝis kiel filo de la kortega presisto Zacharias Gerhard Diedrich Baedeker en Essen (1775–1800). Nur sub lia direktado la entrepreno de Essen sukcese prosperis, ĉar en 1798 li transprenis de sia patro la libropresejon Wohllebensche Buchdruckerei kaj fondis eldonejon kaj librovendejon G. D. Baedeker.[1][2] En 1817 G. D. Baedeker aĉetis loĝodomon de la monaĥinoj de la abatinejo Essen. Sur ties loko oni konstruis en 1928 la nun monumentprotektatan domon de la librovendejo Baedeker. Ĝi ekzistis ĝis la jaro 2008.

G. D. Baedeker geedziĝis en 1800 kun Marianne, denaska Gehra, (1781–1847) en Neuwied. Estas dokumentitaj ok gefiloj. La unuaj posteuloj en la entrepreno de Gottschalk Diederich Baedeker estis liaj plej junaj filoj Eduard (1817–1879) kaj Julius Baedeker (1821–1898). La plej aĝa filo Karl Baedeker fondis la eldonejon Karl Baedeker kaj eldonis la pli malfrue diskonatajn Baedeker-gvidlibrojn.

Gottschalk Diederich Baedeker estis entombigata sur la Tombejo ĉe Kettwiger Tor. Kiam oni rezignis tiun ĉi en 1955, oni translokis la tombon sur la Orientan Tombejon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]