Global Crop Diversity Trust
Global Crop Diversity Trust | ||
---|---|---|
fondaĵo • ne-registara organizaĵo • internacia organizaĵo | ||
Komenco | 2005 | |
Lando(j) | Germanio vd | |
Sidejo | Bonno, Germanio | |
Filioj | Tutmonda semkripto en Svalbard vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | Stiftung | |
Global Crop Diversity Trust (GCDT, tutmonda fondaĵo por kulturplanta diverseco) estas sendependa internacia organizaĵo, kiu celas konservi la specidiversecon de semoj de kulturplantoj por sekurigi la ontan nutradon de la monda popolo.
Historio kaj strukturo[redakti | redakti fonton]
GCDT estis fondita en 2005 kiel komuna fondaĵo (angle: trust) de Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (Unuiĝintaj Nacioj) kaj la konsultgrupo pri internacia agrikultura esploro (angle: CIGAR, Consultative Group on International Agricultural Research).
Kolektinte monon de multaj ŝtatoj, organizaĵoj kaj entreprenoj GCDT ricevis ĉirkaŭ 100 milionoj da usonaj dolaroj por siaj celoj.
La fondaĵo havas oficejojn ĉe la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo kaj ĉe Bioversity International en Romo, Italio.
Agadoj[redakti | redakti fonton]
Unue la fondaĵo laboris ellaborante regionajn konservostrategiojn. Ĝi kunlaboris ankaŭ kun la norvega registaro kaj la Nordic Gene Bank por konstrui la genbankon Svalbard Global Seed Vault sur la insulo Svalbard. Tiu genbanko estas sekurrezervo por ekzistantaj semoj.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala ttt-ejo de la Global Crop Diversity Trust (angle) Arkivigite je 2007-12-26 per la retarkivo Wayback Machine