Giĉeto
Giĉeto laŭ NPIV[1] estas fenestreto en pordo, vando ks, tra kiu oni povas interparoli aŭ transdoni ion: ekzemple giĉeto de biletejo en stacidomo, de pordo en mallibereja ĉelo, de konfesbudo.
Laŭ Francisko Azorín Giĉeto estas Pordeto aŭ fenestreto formanta parton de alia pli granda aperturo.[2] Li indikas etimologion el antikva germana vik, vincel, winkil (kasaĵo, angulo),[3] kaj kurioze li ne mencias la francan guichet. Poste li aldonas terminojn giĉetejo, giĉetohalo kaj bankogiĉeto.[4]
Tiele Giĉeto povas aludi ankaŭ al jeno:
- Budo en akceptejo.
- Fenestreto en fenestro aŭ pordo, kun tre diversaj celoj.
- Pordeto en specifaj mebloj.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ NPIV [1] Alirita la 22an de Decembro 2017.
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 81.
- ↑ Azorín, samloke.
- ↑ Azorín, samloke.