Germana Instituto de Kosmofluga Inĝenierarto
La Germana Centro por Kosma Esploro (germane Das Deutsche Zentrum für Luft- und Raumfahrt, kaj mallongigita DLR, laŭvorte: la Germana Centro por Aera kaj Kosma Vojaĝado) estas la ĉefa kaj tegmenta organizaĵo kiu kunigas ĉiujn oficialajn organizaĵojn de la Nacia Centro por Kosma Esplorado kaj Germana Kosma Agentejo.
La organizaĵo estis establita en 1969 post la kuniĝo de tri centraj organizaĵoj en Germanio - la "Aeronaŭtika Laboratorio" (AVA), la "Germana Aviada Laboratorio" (DVL) kaj la "Germana Aviada Esplorinstituto" (DFL). En 1972, ankaŭ la Centro por Spacesplorado (GfW) estis kunfandita kun tiu organizaĵo. La Germana Centro por Kosma Esploro estas membro de la Asocio Helmholtz.
Institucioj [1][redakti | redakti fonton]
La centro mem havas ok ĉefajn fokusojn tra Germanio, inkluzive de Berlino kaj Bonn, kaj la organizaĵo kunigas dekduojn da organizaĵoj kaj institucioj kiel ekzemple:
- Germana Kosma Agentejo
- La Kosma Esplorinstituto
- flugcentroj
- La centro por Materiala Esploro
- La Energio -Centro
- La Instituto de Teknika Fiziko
- Instituto por Termodinamika Esplorado
Ĉefaj projektoj[redakti | redakti fonton]
La centro estas sendependa en sia funkcio kaj funkcias en plej diversaj projektoj, sed ankaŭ estas aktiva partoprenanto kaj parto de la Eŭropa Kosma Agentejo kaj tial traktas, interalie:
- Galileo - eŭropa navigacia satelitsistemo
- Mars Express - lanĉante kosmoŝipon por esplori Marson
- SOFIA - aera teleskopo.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Space flight in Germany – timeline including important events. 100 Years. German Aerospace Center (4 February 2007). Alirita 26 May 2010.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Germana Kosma Komandejo
- Eŭropa Kosma Agentejo
- Israela Kosma Agentejo
- NASA