Georg Tannstetter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georg Tannstetter
(1482-1535)
Germana humanisto, astronomo kaj kuracisto.
Germana humanisto, astronomo kaj kuracisto.
Persona informo
Naskiĝo aprilo1482
en Rai-am-Lech,  Germanio
Morto 26-a de marto 1535
en Innsbruck,  Germanio
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Vieno
Universitato de Ingolstadt
Profesio
Okupo matematikisto
universitata instruisto
kartografo
astronomo
astrologo vd
Laborkampo matematikoastronomio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Georgo Kolimito (1482-1535) estis germana humanisto, kuracisto, astronomo, matematikisto, kartografo, privata kuracisto de la imperiestroj Maksimiliano la 1-a (1510)[1] kaj Ferdinando la 1-a (1503-1564)[2]. Li studis en la Universitato de Ingolstadt[3], kaj, en 1503, laŭ rekomendo de Konrado Seltis (1459-1508), li estis invitita por instrui en la Universitato de Vieno[4], kaj baldaŭ fariĝis centra figuro inter la humanistoj de Vieno. En 1518, li vojaĝis, kune kun sia lernanto, Joakimo Vadiano (1484-1551), al Buda. Li eldonis mapon de Hungario, hodiaŭ konata kiel Tabula Hungariae [5], el la manuskripto de la kartografo Lazarus Secretarius[6]. Tiu mapo estis publikigita en 1528 de Johano Kuspiniano (1473-1529) kaj poste presita de Petrus Apianus (1495-1552).

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Tabula Hungarie ad quatuor latera, 1527

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Johannes Sinapius (1505-1560): Hellenist and Physician in Germany and Italy, John L. Flood
  2. ""Astrologi Hallucinati"": Stars and the End of the World in Luther's Time[rompita ligilo], Paola Zambelli
  3. Writing the History of Mathematics - Its Historical Development, Joseph W. Dauben, Christoph J. Scriba
  4. The Cambridge History of Science: Volume 3, Early Modern Science, Roy Porter, Katharine Park, Lorraine Daston
  5. Slovakia in History[rompita ligilo], Mikuláš Teich, Dušan Kováč, Martin D. Brown
  6. A World of Innovation: Cartography in the Time of Gerhard Mercator, Gerhard Holzer, Valerie Newby, Petra Svatek